29/05/2017

Prezento de la 38-a Kataluna Kongreso de Esperanto en la lernejo de Àger

lernejo-Ager.jpg

En la lernejo de Àger, la ĉi-jara Kongresvilaĝo, la prezidanto de la LKK, Esther Inglada, la 24an de aprilo, prezentis la 38an Katalunan Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 12 al la 15 de oktobro, al la gelernantoj kaj geinstruistoj kiel enkonduko al infana ateliero por fari la kongresan afiŝon, kio ja partoprenigas la lokanojn en la Kongreson.

Krome, samcele por la loka partopreno, en la akceptado en la urbodomo, kiu okazos la 13an inter la 18a kaj la 20a, ni proponos al la gelernantoj reciti popularan poemon de Benet Rossell, kiun ili konas de la pasinta omaĝo al la loka internacia artisto, en la lingvoj de la lernejo (kataluna, kastilia, rumana kaj araba aŭ tamaziĥta) kaj en Esperanto. Tiel ni kuraĝigas la partoprenon de la familianoj de la gelernantoj. La okazaĵon ankaŭ partoprenos la ĥoro de Àger kune kun kongresaj ĥoraj kantistoj kiuj integriĝos en partoprena prov-koncerto, gvidata de Carles Vela kiu okazos la unuan tagon de la Kongreso por kanti La Espero.

Rimarkinda tributo al nia iniciatinto okazos en la urbodomo kun la partopreno de Xavi Alcalde / Alfons Tur: “Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof”.

Cele al loka kaj regiona partopreno la programo etenas enkondukan kurson en Esperanto, debaton en la kataluna kaj prelegon en la hispana.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj