28/02/2017

Prezento de la eŭska-esperanta vortaro de Aitor Arana en Barcelono

IMG_9905_opt.jpg La pasintan 18-an de februaro en la Librejo Ona, en la kvartalo Gràcia en Barcelono, kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Kataluna Esperanto Asocio organizis prezenton de la Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska vortaro fare de ĝia aŭtoro Aitor Arana.

Kvankam samtage kaj samurbe okazis la manifestacio favore al la akcepto de rifuĝintoj kaj fakte pluraj homoj alvenis lastmomente pro tiu kialo, la evento sukcesis. Pli ol trideko da homoj plenigis la Librejon On por aŭskulti la prelegon de Aitor Arana, profesia verkisto kaj tradukisto en la eŭska lingvo. La ĉeestintoj povis ĝui lian rakontadon pri la socilingvistika situacio de la eŭska lingvo, lia sperto kiel profesia eŭsklingva verkisto, liaj personaj anekdotoj rilate lia nacia lingvo kaj esperanto.

Memkompreneble ankaŭ oni ricevis informojn pri la eŭska esperanta movado kaj pri lia 30 jara laboro en la vortaro. Endas elstarigi ke, dudirekta vortaro pri la eŭska tiunivela en kvalito kaj amplekso disponeblas nur en tre malmultaj naciaj lingvoj kaj ekde nun ankaŭ en la internacia lingvo!
Fine de la prezento eblis aĉeti la vortaron kaj aliajn verkojn de Aitor Arana, nome liajn lernolibrojn pri la eŭska en Esperanto kaj de Esperanto por eŭskoj. Se vi ne ĉeestis la prelegon aŭ vi ne sukcesis aĉeti la deziratajn librojn vi povas kontakti kun la libroservo de KEA kaj ni traktos vian mendon.

La ĉeesto de Aitor en Barcelono vekis la atenton de la amaskomunikiloj, pruvo de tio estis ke oni intervjuis lin en Vilaweb (la artikolo aperis en la frontpaĝo dum tri tagoj) kaj en la gazeto La Directa, kie aperos la venontan 7-an de marto.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj