23/10/2011

Prezento de la Muzeo de Esperanto de Subirats en Lleida

6272053366_dba3953d53.jpg Dum la 25a datreveno de la 22a Kataluna Kongreso de Esperanto en urbo Lleida, oni inaŭguris La Brokanteria-n. Temas pri vendejo kaj kulturcentro interesiĝanta i.a. pri Esperanto kaj ĝia disvastigado, kiu ebligis prezenti en la urbo la Muzeon de Esperanto de Subirats (MES).

Sabaton la 22an de oktobro vespere, areto da esperantistoj kaj simpatiantoj ĉeestis en La Brokanteria por kundividi spertojn, paroli pri la Muzeo de Esperanto kaj prikomenti la proponojn de la ĉi-jara Kataluna Kongreso de Esperanto okazonta kelkajn tagoj poste en Barcelono. La vespero, en la malnova urbocentro de Lleida, vekis la intereson de la ĵurnalo Segre, ĉefa loka ĵurnalo kiu raportis. Oni konstatis, ke malgraŭ havi komunan ligilon per Kataluna Esperanto-Asocio, la Esperanto-movado en Lleida estas disa kaj al ĝi mankas loka strukturo permesanta pli multajn aliĝojn, disvastigon de la movado kaj organizon de aranĝo. Tial, sidejo kiel La Brokanteria povus iĝi mejloŝtono en tuja estonteco.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj