24/12/2010

Protesto kontraŭ maldemokratia verdikto

La hispana Tribunal Supremo (Supera Kortumo) per tri inter si kongruaj verdiktoj severe tordis la lingvan sistemon uzatan en la katalunaj lernejoj jam de antaŭ 30 jaroj. La leĝeco de la kataluna sistemo fontis el la “ley orgánica” (hispana leĝo laŭ rango nur sub Konstitucio) Estatut d’Autonomia de Catalunya. La kataluna sistemo pruvis dum sia vivo sian bonecon kaj estis agnoskita kiel tre rekomendinda flanke de diversaj eŭropaj instancoj. Ekzemple, ĝi kongruis kun la informo ʻMultilingualism: an asset for Europe and a shared commitmentʼ voĉdonita de la Europa Parlamento la 24an de marto 2009. Pri la kataluna lingva modelo en la lernejoj, la altnivela esploro prezentita de la komisaro pri Multlingvismo Leonard Orban kadre de la Europa Komisono la 27an de septembro 2007, oni diris “ĝi estas modelo sekvinda por la cetero de la landoj en Europa Unio.”

Por tio la Tribunal Supremo baziĝis sur freŝa, maldemokratia verdikto de la Tribunal Constitucional (Prikonstitucia Tribunalo), verdikto ŝanĝanta leĝon donitan de la Hispana Parlamento, poste referendume aprobitan de la kataluna popolo.

Kataluna Esperanto-Asocio plej energie protestas verdikton atenca kontraŭ la volo de la kataluna popolo kaj kiu endanĝerigas nian socian koherecon. Aldone, nia asocio, kohere kun ceteraj organizoj por homaj kaj lingvaj rajtoj, konsideras civitanan malobeon kiel la respondon plej demokratian.

Kataluna Esperanto-Asocio, 24an de decembro 2010.

Compartir

Arxiu de notícies