Enkonduko

Titolo: Enkonduko. Curs Bàsic d’Esperanto
Aŭtoro: Zlatko Tiŝljar, Spomenka Ŝtimec, Ivica Ŝpoljarec, Roger Imbert
Tradukisto: Rubén Fernández, Karles Berga
Ilustraĵoj: Storyset
Speco: lerniloj
Prezo: 10€
Eldonjaro: 2025
Paĝoj: 134
ISBN: 979-13-990632-0-2
Formo: libro gluita
Lingvo: kataluna
Priskribo: Katalunigo (kaj ĝisdatigo) de la lernolibro laŭ la Zagreba-metodo, unu el la plej sukcesaj kaj bone taksataj metodoj por lernado de la lingvo Esperanto. La unua eldono de la kroata originalo (1980) baziĝis en la frekvencmorfemaro de Zlatko Tiŝljar, kiu montris, kiuj 500 morfemoj estas la plej oftaj en parolata Esperanto. La dua eldono (1981) estis eksperimente uzita de 350 instruistoj en la tuta mondo. Surbaze de iliaj kritikoj kaj rimarkoj kaj surbaze de la propraj spertoj de la aŭtoroj, oni plibonigadis la metodon en la tria kaj kvara kroataj eldonoj. Intertempe aperis pluraj alilingvaj eldonoj. Ĝis nun en Kroatio aperis 9 eldonoj kun entute pli ol 40.000 ekzempleroj kaj pli ol 30 diverslingvaj adaptoj en la tuta mondo, inter tiuj, la kataluna.

Enkonduko

Aĉetu ĝin en nia reta butiko

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.