Tirant lo Blanc enamorat / Tirant la Blanka enamiĝinta

Titolo: Tirant lo Blanc enamorat / Tirant la Blanka enamiĝinta
Aŭtoro: Joanot Martorell
Tradukisto: Abel Montagut
Speco: romano
Prezo: 11€
Eldonjaro: 2026
Paĝoj: 136
Kolekto: Jaume Grau Casas, 6
ISBN: 978-84-125434-6-9
Formo: libro gluita
Lingvoj: kataluna; esperanto
Priskribo: Fragment-selekto bazita sur la ama vivo de la kavaliro Tirant de la mezepoka romano Tirant la Blanka, verkita de la valencia Joanot Martorell, kun prologo de la verkisto kaj krucvortenigmisto Màrius Serra kaj prezento de la filologo kaj profesoro Lola Badia. Eldono dulingva kataluna/esperanto.

«Dum la imperiestro diris tiajn aŭ similajn vortojn, la oreloj de Tirant atente aŭskultis, sed liaj okuloj aliflanke rigardis la grandan belecon de Karmezina. Kaj pro la tiea granda varmo, ĉar la fenestroj delonge restis fermitaj, ŝi estis duone nud-brusta, montrante du paradizajn pomojn, kiuj aspektis kristalaj. Ili donis eniron al la okuloj de Tirant, kiuj poste ne trovis la pordon por eliri kaj ili restis ĉiam malliberigitaj en la povo de libera persono, ĝis la morto disigis ilin ambaŭ. Sed mi povas diri al vi certe ke la okuloj de Tirant neniam antaŭe gustumis frandaĵon similan malgraŭ ĉiuj honoroj kaj konsoloj, kiujn li vidis—, kiel ĉi tiun solan: la vidon de la infantino.»

Joanot Martorell

Aĉetu ĝin en nia butiko

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.