06/02/2012

Redonu la nomon de la esperantisto Ramón Fernández Jurado al la urba ĉefa biblioteko

La Magistrato de la urbo Castelldefels forigis la nomon Ramón Fernández Jurado, elstara esperantisto kaj socia aktivulo, de la urba biblioteko, okaze de translokigo. Ramón, krom elstara esperantisto, estis poeto kaj rakontisto en la kataluna, en la hispana kaj en Esperanto. Li naskiĝis en Andaluzio kaj estis ekzemplo de socia integriĝo en Katalunio. Lia persono iĝis kultura heredaĵo de la urbo Castelldefels. Li elstaris pro sia kontraŭfrankisma agado. La biblioteko havis lian nomon dum 25 jaroj.

Nuntempe regas la Magistraton de Castelldefels la Popola Partio, kiu ankaŭ regas en Hispanio. Tiu partio ne kondamnas la diktaturon de Franco (1936-1975), kaj ĉiam, kaŝe aŭ malkaŝe, reagas kontraŭ ĉiu homo, ideo, asocio aŭ organizo kontraŭstaranta la frankismajn ideojn.

Kataluna Esperanto-Asocio aliĝas al la civitana protesto de la urbanoj kiuj deziras restarigi la nomon de Ramón Fernández Jurado en la urba biblioteko kaj petas ĉiuj uzi la sekvan ligilon por sendi protest-retleteron al Sr-o Manuel Reyes, urbestro de Castelldefels, postulante redoni al la urba biblioteko la nomon de Ramón Fernández Jurado.

Subskribu la peton “redoni la nomon de Ramón Fernández Jurado al la urba ĉefa biblioteko”

416262_234610626614439_234078650000970_561593_1998705799_o-1.jpg?1327249361

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj