02/02/2025

Renato Corsetti (1941-2025)

Renato Corsetti

«Azia Esperanto-movado perdis la plej grandan subtenanton-amikon». Tion skribis Bak Giwan en la retlisto de la Akademio de Esperanto, institucio kiun Renato multjare  sekretariis. Sendube oni povus legi similajn atestojn pri la Esperanto-movado en Afriko, en Kurdistano, en la Arabaj landoj kaj en tiom da malsamaj mondopartoj. El kortuŝe homarana perspektivo, Renato estis nelacigebla batalanto por pli paca kaj justa mondo. Plurfoje mi bezonis kontakton en aparta lando kaj finfine oni menciis la saman konsilon: demandu al Renato. Kaj li ĉiam respondis helpeme. Konsiderante la amason da malsamaj roloj kiujn li ludis dum pli ol 60 jaroj de verda vivo (vidu lian nekrologon kadre de UEA pri lia historia agado; dume, tiu de Libera Folio rekonis lin kiel la plej aktivan anon de la nuntempa komitato de UEA), la konkludo klaras: veran giganton ni perdis.

Mi konatiĝis kun li en 2015, okaze de la 9a Mezorienta esperantista kunveno okazinta en Tunizio. Tiam mi estis sufiĉe «juna» kaj nekonata samideano, sed li tamen sciis pri mi. Iam li alproksimiĝis kaj demandis «ĉu estas vi la sama ulo kiu verkis tre politikan tekston en Sennaciulo pri lingva diskriminacio?» Temis pri pripensado pri kial ni bezonas indicon pri lingva justeco, el konfliktsolvada perspektivo. En tiu unua konversacio evidentiĝis ke li havis tre solidan valorojn pri solidareco kaj defendo de homaj rajtoj ĉiam kaj ĉie. Tiam ni parolis pri la troa modereco/neŭtraleco de niaj internaciaj asocioj. Renato volis influi de interne, ne simple kritiki de ekstere. Kaj konsciis pri la malfacileco akordi esencajn kontraŭdirojn.

Tio ofte signifis engaĝigi en longajn konversaciojn kun homoj kiuj malsamopiniis pri kernaj aferoj. Fakte, kiel diris Probal Dasgupta en sia respondo al Bak Giwan, Renato estis ĝisosta demokrato. Li iam prezidis neŭtralan UEA, kaj samtempe membris fiere en ne-neŭtrala SAT. Li empatie defendis la rajtojn de subpremataj palestinanoj, kaj samtempe bone rilatis kun pluraj familianoj el kontraŭa tendenco. Li arde kritikis la nenecesajn defiojn kiujn komencantaj nehindeŭropanoj frontas kiam tro da neologismoj el eŭropaj/koloniaj lingvoj invadas niajn rondojn, kaj samtempe ĝuis la estimon kaj amikecon de niaj plej elstaraj poetoj. Li malakceptis la (mal)avantaĝojn de la angla kiel lingvo de tutmonda komunikado, kaj samtempe loĝis en Londono. Kvazaŭ romantika donkiĥoto, li ŝatis polemiki eĉ kiam li sciis esti en la minoritata flanko.

Post Tunizio mi retrovis lin dekojn da fojoj en movadaj, universitataj kaj eldonaj kuntekstoj, fizike en diversaj landoj, ankaŭ en pluraj retaj iniciatoj —ni krome kundividis pasion por interrelatigi interesajn homojn. Mi tiam kontentis ĉar temis pri amika vizaĝo kaj fidinda kunlaboranto. Interalie, lastatempe li aktivis en la kadro de BRICS, helpis nuntempajn ekzilitojn/rifuĝintojn, kaj motoris plurajn porpacajn klopodojn, ĉar malgraŭ ĉiu malfacilaĵo li ĉiam trovis la forton por daŭre agadi, kaj por kuraĝigi aliajn. Mi aparte memoras agrablan vespermanĝon en iu itala kongreso kun niaj respektivaj edzinoj. Kvarope ni filozofis intergeneracie pri la vivo kaj la morto.

Elkoran dankon Renato, vi jam mankas al ni.

Xavi Alcalde

Kunhavi

[sharethis-inline-buttons]

Arĥivo de novaĵoj