Rompante la forgeson. 25a datreveno de la morto de la kataluna verkisto Manuel de Pedrolo
13/07/2015Se vi deziras spekti la dokumentan filmon en la kataluna, jen tri eblecoj: Manuel de Pedrolo. Trencant l’oblit, https://vimeo.com/131804610, http://mab.to/zhCKpfdRX.
MANUEL DE PEDROLO TRENCANT L'OBLIT from Zeba Produccions on Vimeo.
Se_oni_al_ili_tanas_la_hauton.pdf
Por traduki tekstojn vi povas uzi: https://www.apertium.org/ aŭ https://translate.google.com/#
Dokumentfilmo: Manuel de Pedrolo, rompante la forgeson
Pasintan jaron, 2014, okazis la kvardeka datrevena jaro de la eldono de unu el la plej legitaj verkoj de la kataluna literaturo: El mecanoscrit del segon origen (La maŝinoskripto de la dua origino). La aŭtoro estas Manuel de Pedrolo, la plej fekunda verkisto de la kataluna literaturo de la 20a jarcento kaj Premi d’Honor de les Lletres Catalanes del 1979 (honorpremiita en la Kataluna Literaturo).
Sed malgraŭ ĉiuj ĉi tiuj cirkonstancoj, Manuel de Pedrolo estas unu el la malplej studitaj kaj subestimitaj verkistoj kaj medie kaj politike silentigitaj de institucioj, universitatoj kaj komunikiloj.
Manuel de Pedrolo, rompante la forgeson pretendas revizii la vivon, la verkaron kaj la kritikan kaj politikan teniĝon esprimitan tra la artikoloj kaj kronikoj en la ĵurnaloj. Sed precipe, per ĉi tiu dokumentaĵo, oni volas trovi la respondojn pri la kialo de tiu forgeso.
La dokumentaĵo volas revizii lian vivon, literaturan kaj vitalan, kiu al ni povus doni la respondon pri la ostracismo kiu loĝas, ankoraŭ nun, sur lia figuro. Kial oni silentigis lian memoron? Ĉu pro politikaj aferoj lia literatura heredaĵo estas nun preskaŭ nekonata?
Kiel oni ĝin faris
Kiu pli bone por paroli pri Manuel de Pedrolo ol liaj amikoj, la homoj kiuj lin konis, liaj verkistaj kolegoj, studentoj pri lia heredaĵo, aktoroj kiuj ludis liajn teatrajn verkojn, familio …
Ĉiuj nin parolas pri Manuel, pri kiel li estis, kion li faris, kial tion li faris kaj kiel li pensis. Per ĉiuj ĉi tiuj elementoj, oni provas trovi la respondojn al la ĉefa temo de la dokumentaĵo: Kial oni silentigis, ĝis nun, la figuron de Manuel de Pedrolo?
Vitala testamento de Manuel de Pedrolo
Teksto de la verkisto en kiu li petis esti memorita’kiel la kataluno kiu restis fidela al sia lando kaj al ĝia lingvo’
“…Sed min interesas aldoni ke se en la estonto mi devas esti memorita, mi ŝatus esti tiel, ne kiel la simpla kreanto de fiktivaj mondoj, de fikcioj, sed, precipe, kiel kataluno kiu en momento de la historio de sia lando, momento kiu falis sur sin, malfacila kaj favora al ĉiuj forgesoj, li restis fidela al sia lando kaj al ĝia lingvo kaj, ĉar li ne povis servi ĝin alimaniere, nek li havis aliajn fakultojn, ĝin li donis dekduojn aŭ centojn de kreaĵoj kiuj apartenis, kiuj apartenas, ankaŭ al ĝi, kaj, farante tion, li kontribuis al la daŭrigo de kultura agmaniero, al la kontinueco de projekto kiu propras al ni kaj al la atesto pri karaktero kaj ekzistado sufiĉe forta, sufiĉe plena de vivoforto, eĉ sufiĉe abundeca por permesi en ĝian sinon la ĉeeston de la nekonformistoj kiuj, kiel mi, volus revizii ideojn kaj strukturojn, ne pro fikutimo nek pro novaĵa avido, sed ĉar la homo ilin vundas, kaj ilin vundas la patrio kaj ili volus ke unuj kaj la alia estus pli bonaj, sed ili mem, sen perdo de personeco, tute kontraŭe, per kreskigita personeco, sufiĉe potenca por trudiĝi pli ol laŭ la forto aŭ la manovra kapablo, pro ĝia honesteco kaj la nediskutebla valoro de la principoj kiujn ĉiuj ni devus praktiki: libereco kaj justeco en mondo kiu ĝis nun nur manipulas ĉi tiujn vortojn kiuj ne plu estas, se iam ajn ili estis, karno de ĝia karno kaj sango de ĝia sango.
En nia karaktero de katalunoj, de popolo tiel ree mistraktita pro la hazardoj de la historio, ĉiuj scias ke nur estas unu maniero esti libera kaj justa: esti konsciaj pri ni mem kaj neniam permesi al iu ajn rabi ĉi tiun konscion, ĉar homo kiu sin forneas ne plu kapablas decidi kaj liaj agoj ne plu apartenas al li: tiu homo perdis ĉiun sencon pri la responso. Tial mi estas kaj daŭre volas esti kataluna verkisto, kaj en ĉi tiu ideo mi metas tutan mian fieron. Mi volas esti responsa kaj ke mia verkaro, konstrua aŭ detrua, respondu por mi.
Nenio plu.”
Manuel de Pedrolo, 1962.
Poezia pripenso
Mallonga registrada komentario en la kataluna de la poeto Pedrolo: la aŭtoro pripensas pri la komunika povo de la poezia lingvo kaj la fakto skribi poemojn.