06/03/2012

Sekreto kiun mi devis rakonti

La kataluna muzikbando Brams ĵus eldonis sian lastan videofilmon surbaze de la kanto “Un secret que t’havia de dir” [sekreto kiun mi devis rakonti] el la lasta albumo, Oferta de diàleg [Propono al dialogo] (2011), reĝisorita de Joan Lluís Bozzo kie ĉefrolas la aktoroj Biel Duran kaj Marc Pujol.

“Un secret que t’havia de dir” estas kanto verkita de Francesc Ribera Titot kun muziko de Xevi Vila, kiu rakontas realan okazintaĵon de la bosnia milito dum la naŭdekaj jaroj.

La filmeto estas subtekstigita en diversaj lingvoj, inter kiuj troviĝas Esperanto danke al traduko de Òscar Puig.

Bv. aklkaki sur CC por spekti la subtekstojn de la filmeto.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj