Senlima estonto ne temas pri imperiismo

23/03/2026

Antaŭ la lastatempa institucia kampanjo en kiu la kataluna registaro prezentas kiel prioritatan mezuron “pli da instruhoroj pri angla lingvo por senlima estonto”, Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo volas esprimi nian maltrankvilon kaj malaprobon pri tiu orientiĝo de la lingva politiko. 

Niaj asocioj, kiuj bazigas sian agadon je la defendo de lingvaj rajtoj kiel nedisigebla parto de homaj rajtoj, konsideras ke tiu propono estas lingve malekvilibrita kaj socie maljusta. Promocii unu solan lingvon gravan kiel solvon al internacia komunikado ne forigas landlimojn, male ĝi plifortigas malegalecon kaj lingvan imperiismon. 

Senlima estonto vera ne povas bazi sur la trudo de unu lingvo, sed surbaze de la respekto  kaj promocio de lingva diverseco kaj egaleco de ĉiuj lingvoj.

Tiusence, ni volas memorigi ke en Katalunio ekzistas aliaj urĝaj prioritatoj pri lingvaj aferoj ne allaseblaj: 

Tial, ni insistas, laŭ nia principaro, ke

Tial, ni defendas Esperanton kiel internacian neŭtralan lingvon, ebligantan egalecan komunikadon inter diverslingvaj homoj sen damaĝi nenies propran lingvojn. Tiu elekto, male al anstataŭo de ĉiu ajn lingvo, favorigas lingvan ekvilibron pli justan kaj daŭripovan.

Fine, ni instigas la Katalunan Registaron al revizio de siaj prioritatoj kaj al starigo de lingvaj politikoj cele al socia kunteniĝo, lingva justeco kaj konservado de diverseco.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.