Solenado de la Internacia Zamenhof-jaro

20/03/2017

Okaze de la Internacia Zamenhof-jaro, Kataluna Esperanto-Asocio invitos profesoron Federico Gobbo, de la universitatoj de Amsterdamo, Torino kaj Milano, prelegi pri „La Zamenhofa filozofio: ĉu daŭre aktuala?”, sabate, la 21-an de aprilo, je la 19-a horo, en Espai Vilaweb, str. Ferlandina, 43, en Barcelono. Plie, la prof. Gobbo partoprenos antaŭe la Unuan Internacian Kongreson pri Reviviĝo de indiĝenaj kaj minorigitaj lingvoj (Barcelono-Vic, 19an-21an de aprilo 2017a), organizita de la Universitato de Barcelono, la Universitato de Vic-Centra Universitato de Katalunio kaj la Universitato de Indiano-Bloomington, ene de la panelo “Voje al remalkovro de la kaŝita multlingveco de Italio“.

Federico Gobbo (1974) estas ordinara profesoro pro speciala katedro ĉe la Universitato de Amsterdamo (Nederlando). La katedron Interlingvistiko kaj Esperanto patronas Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li estas ankaŭ laŭkontrakta profesoro ĉe Universitato de Torino (Italio) por kurso pri Planlingvoj kaj Lingvoplanado. Li partoprenas la EU-projekton MIME (Movebleco, Inkluziveco en Multlingva Europo) ĉe la Universitato de Milano-Bicocca.

Li posedas titolon de esplordoktoreco (latine: Philosophi Doctor, mallonge PhD) en Informadiko. En 2009, ĉe Universitato de Insubrio, (Varezo-Komo, Italio) li defendis anglalingvan disertaĵon pri adpoziciaj gramatikoj kaj Konstruiva Lingvistiko. Li instruis kursojn kaj esploris pri informadika kaj lingvistikaj temoj en multaj universitatoj. Aparte menciindas, ke en 2012 li estis vizitanta profesoro en Hajnano por Esperanto-Insulo, laŭ invito de Nankina Universitato (Ĉinio).

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.