26/07/2014

Somera Esperanto-Studado (Nitra, Slovakio)

De la 12a ĝis la 20a de julio okazis en la slovaka urbo Nitra la Somera Esperanto-Studado organizita de Edukado@Interreto (E@I). En ĝi partoprenis 248 homoj el 29 landoj, inter ili 12 katalunoj, sufiĉe granda grupo, kiu baldaŭ konatiĝis per la karesnoma esprimo “la kataluna mafio”.

Kiel kutime la SESanoj matene partoprenis la kursojn organizitajn laŭ 6 niveloj (de A1 ĝis C2). La ĉi-jara novaĵo estis la interesega kurso pri esperanta literaturo kaj verkado gvidita de Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Posttagmeze oni povis aŭ ekskursi aŭ ĉeesti prelegojn pri la plej variaj temoj. Nokte okazis koncertoj. Ĉi-jare koncertis JoMo, Kimo, la ĉeĥa grupo No problem (kiu kantis ankaŭ esperante), Martin Wiese kaj Kaŝi, la germana blindulo, kiu unuafoje prezentis sukcesege siajn kantoj kadre de oficiala koncerto. Kiel diris Peter Balász, la ĉefa organizanto de la aranĝo: “nova stelulo en Esperantujo aperis”.

Kadre de la aranĝo okazis KER-ekzameno kun deko da ekzameniĝantoj.
En la Internacia vespero, la partopreno de katalunoj estis rimarkinda: Noa Aymamí kaj Martí Solé (kun aliaj geamikoj) belege prezentis kanton, Joan Clos brile aktoris, ankaŭ brile mimis Martí en la prezentado de monologo de Viktoro kaj Maria Dolors Godoy kore deklamis unu el siaj poemoj.

Menciindas, ke en tiu aranĝo partoprenis unuafoje Teresa Marbà kaj Paquita García, kiuj, en klara montro, ke la esperanta mondo bone zorgas pri ĉiuj, ricevis sian atestilon skribitan en brajlo.

nitra.png
Foto de Marta Moliné

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj