Sukcesa inaŭguro de la nova ekspozicio de la Muzeo de Esperanto de Subirats
29/01/2012Sabaton la 28an de januaro estis inaŭgurita en la Muzeo de Esperanto de Subirats (MES) la tuttempa ekspozicio “Una setmana d’estiu després de la Setmana Tràgica” (Somera semajno post la Tragika Semajno), bazata sur la iro de la 5a Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono la jaron 1909. La historiisto Antoni Dalmau partoprenis en la inaŭgura aranĝo. Ankaŭ partoprenis Sr-o Rafael Hernández; la magistratano pri Kulturo de Subirats, S-ro Lluís Ràfols kaj la urbestro, S-ro. Pere Pons.
Post la aranĝo, la partoprenantoj, kiuj plenigis la salonon, vizitis la ekspozicion, kiu estas vizitebla ĉiusabate kaj ĉiudimanĉe je la 13a. Eblas interkonsenti aliajn vizitotempojn.
- La vic-sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio, Víctor Solé, donacis ekzempleron de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro al Antoni Dalmau, historiisto kaj eks-prezidanto de la barcelona deputitejo. Maldekstre de ili staras Rafael Hernández kaj Pere Pons, urbestro de Subirats.
Rilataj informoj
- Pri la ekspozicio “Somera semajno post la Tragika Semajno”
- “El rastre d’un somni” (la spuroj de revo), artikolo de Antoni Dalmau publikigita en la ĵurnalo El Punt Avui la 2an de februaro 2012
- Informoj en la retejo de la Muzeo.