17/05/2016

Tutmondaj poezioj en Ĝirono

La pasintan 17-an de marto okazis en Ĝirono la recitalo “Tutmondaj poezioj” organizita de la Amikoj de Unesko, Instituto pri Kataluna Beletro kaj la Volontularo por la (kataluna) lingvo. En tiu akto oni prezentis la poemon, kiu specife por tiu okzao, verkis la poetino Olga Xirinacs. Oni legis la poemon tradukitan al 15 lingvoj kaj la recitalo estis dividida en tri blokoj. La lingvo kiu prezidis ĉiun blokon legis la tutan poemon kaj la ceteraj kvar legis la duonon.
En la unua bloko la prezida lingvo estis la kataluna, en la dua la hispana kaj en la tria Esperanto. En la internacia lingvo legis la poemon nia amikino Maria Dolors Godoy.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj