UN aprobis la unuan internacian Traktaton pri Komerco de Armiloj

05/04/2013

Pasintmarde estis aprobita ĉe Uniĝintaj Nacioj la unua internacia Traktato pri Komerco de Armiloj (TKA). En kunsido de la Ĝenerala Asembleo de UN, la traktato estis aprobita de grandega plimulto da landoj: 155 voĉdonis favore, 3 kontraŭ kaj 22 sindetenis. La datumoj pri tiu ĉi komerco estas timigaj. Ĉiun minuton mortas persono pro armilo, komerco kiu movigas pli ol 70 000 dolarojn jare.

La voĉdono okazis nur unu semajno post la malkonsento en la Fina Konferenco pri la KKA. Pasintsomere Usono kiu blokis la interkonsenton kaj ĉi-foje blokis ĝin Irano, Norda Koreio kaj Sirio, kiuj prokrastis la aprobon de la unua leĝe deviga dokumento, kiu devos ekbremsi la nerespondecan komercon de armiloj.

La 3an de junio, la traktako estos preta por esti subskribita, kaj ĝi estos valida 90 tagojn post la 50 unuaj ratifikoj.

Control-Arms.png

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.