19/12/2014

Vikipedia ateliero

La pasintan 28an de novembro okazis praktikta ateliero pri Vikipedio kunorganizita de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Amical Vikimedia. Temis pri la daŭrigo de la prelego okazinta pasintseptembre en la renkontiĝo de L’Arboç. Tiel, deko da partoprenantoj povis gustumi la facilaĵojn de la nova virtuala redaktilo, kaj en la kataluna kaj en la esperanta versioj de Vikipedio. Por la jaro 2015 oni antaŭvidas pliajn kunaranĝojn de ambaŭ asocioj kiuj inkluzivus atelierojn, vikimaratonojn kaj eĉ ambician projekton por plibonigi la priesperantajn artikolojn de la katalunlingva Vikipedio. Menciindas, ke ekde la renkontiĝo en L’Arboç nia nacilingva vikipedio riĉiĝis per kvindeko da artikoloj pri elstaraj esperantistoj kaj aperis trideko da mencioj al la esperantisteco de kelkaj gravuloj kiaj Reinhard Selten aŭ Jules Verne. Ankaŭ kreskis la artikoloj pri kataluna kulturo en Esperanto.

2014-11-28-16-56-35.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj