Viktoro Solé ĉefprelegos en Edinburgo en 2017

16/11/2016

conference-logo-eo.jpg

Venontjare nia asociano Viktoro Solé estos la ĉefpreleganto en la 98-a brita kaj 112-a skota E-kongreso, okazonta de vendredo la 19a de majo ĝis dimanĉo la 21a.

Viktoro instruas muzikon en Conservatori del Liceu kaj Esperanton en Barcelono kaj en Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Li publikigas artikolojn sub la rubriko La blaga blogo en la revuo Kontakto. Li prezentos du prelegojn dum la kongreso:

– Kial mi ne ŝatas la muzikon de La Espero

– Mansignado por Esperanto

KEA gratulas al nia asociano kaj deziras sukcesplenan kongreson al Esperanto-Asocio de Britio kaj al la Esperanto-Asocio de Skotlando.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.