La subskribintoj de tiu ĉi raporto konfesas, ke ni partoprenis neniun el la antaŭaj 99 Universalaj Kongresoj (UK), do ni ne povas taksi, ĉu tio kio okazis estis averaĝe pli aŭ malpli bone ol en aliaj kongresoj. Ni ja ĉeestis naciajn kongresojn sed en tiaj aranĝoj ni renkontiĝis kun 100 aŭ maksimume 250 homoj. En Lillo partoprenis dekoblo da homoj, pli ol 2600 (inter ili 15 katalunoj) el 83 landoj, do temis pri tute alia nivelo. Ege ŝokis nin, ke dum la tuta kongresa semajno oni trovas konatajn kaj nekonatajn esperantistojn en trinkejoj, restoracioj kaj ĉie sur la stratoj kaj placoj de la urbo.
Movada Foiro
Verŝajne unu el la plej ŝatataj momentoj de ĉiuj universalaj kongresoj estas la Movada Foiro. Tiel, pli ol 120 budoj montris en Lillo la diversecon de la Esperanto movado. Asocioj fakaj, landaj, religiaj… ĉiuj povis prezenti siajn publikaĵojn, siajn renkontiĝojn kaj respondi al la demandoj de la publiko. Tio okazis antaŭ la solena inaŭguro, do por multaj homoj estis la unua fojo renkonti malnovajn geamikojn, sed ankaŭ ekkoni persone virtualajn konatulojn, eĉ verkistojn kaj aliaj gravulojn. Kataluna Esperanto-Asocio, kiel kutime, havis sian propran budon por informi la ĉeestantojn pri sia agado kaj konkrete pri sia venonta kongreso en Mataró.
Solena Inaŭguro
La solena inaŭguro estis interesa kaj kortuŝa. Kompreneble temis pri jubilea kongreso, la 100a, kaj Lillo troviĝas sufiĉe proksime de Bulonjo ĉe Maro, kie okazis la unua kongreso en 1905.
Krom la tradiciaj aferoj, kiel la salutvortoj el la reprezentantoj de ĉiuj partoprenantaj landoj, elstaris la inaŭgura prelego de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Mark Fettes, kiu majstre miksis la faman prelegon de Zamenhof en la solena inaŭguro de la unua kongreso kun la sia propra. Estis ankaŭ speciale kortuŝa la parolado de s-ro L.C. Zaleski-Zamenhof, la nepo de d-ro Zamenhof, kiu post emociplenaj vortoj transdonis por venontaj okazoj la reprezentadon de la familio al siaj du filinoj.
Internacia Kongresa Universitato
En la 68-a Internacia Kongresa Universitato partoprenis kiel rektoro Jesper Jacobsen, franc-dana teoria fizikisto. La prelegintoj tuŝis tre diversajn temojn, kiel la teorion de relativeco (Amri Wandel), la budhisman kosmon (Bill M. Mak), la prahindeŭropean lingvon (Cyril Brosch) aŭ la etikajn problemojn de la artefarita inteligenteco (Federico Gobbo). Entute, dek interesaj prelegoj al kiu aldoniĝis aliaj naŭ kadre de la Scienca Kafejo (fare de aliaj gravuloj, kiel Davide Astori, Probal Dasgupta aŭ Stefano Keller), kiuj estis elektitaj inter la proponoj ricevitaj por partopreni en la ĉi jara IKU.
Kongresa temo
Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj estis la kongresa temo de la UK. Por prezenti tiun interkulturan vidpunkton multe influis, ke la triopo reĝisora estis interkontinenta: Elisabeth Schwarzer el Germanio, Paulo Sérgio Viana el Brazilo kaj Usui Hiroyuki el Japanio. Partoprenis en la diversspecaj kaj diversenhavaj sesioj konataj fakuloj kiel Probal Dasgupta, A. Giridhar Rao kaj Ilona Koutny. Ankaŭ denaskaj esperantistoj havis la okazon diskuti pri siaj travivaĵoj en kaj ekster Esperantujo.
Esperantologia Konferenco
Ĉi-jare la Esperantologia Konferenco havis du celojn: retrorigardon (de la lastaj 40 jaroj) kaj antaŭvidon (de la estonteco). La sesioj okupiĝis pri diversaj temoj de la scienca esplorado de Esperanto kaj interlingvistiko. Inter la partoprenintoj, elstaris Detlev Blanke kaj Humphrey Tonkin pri la retrorigardo, kaj Federico Gobbo pri la antaŭvido. Laŭ ideo de organizinto Orlando Raola, aldoniĝis nova maniero prezenti la rezultojn de esperantologiaj esploroj: afiŝmontrado. Tiel, la aŭtoroj pendigis afiŝojn pri siaj esploroj, starante apude por interagi kun la publiko.
Aliaj prelegoj
En tia granda aranĝo tute ne eblas ĉeesti ĉiujn prelegojn, sed laŭ nia opinio ili estis sufiĉe altnivelaj. Inter la plej elstaraj sendube estis la prelego La arto paroli publike fare de Humphrey Tonkin, kiu majstre klarigis al la ĉeestantaro la sekretojn de la plej bonaj oratoroj, kiel Ivo Lapenna aŭ si mem.
Ankaŭ estis tre interesa la debato pri la esperanta prozo inter István Ertl (moderiganto), Anja Christina Stecay (fakulo pri esperanta literaturo) kaj la partopreno de ĉeestantaj gravaj verkistoj kiel Nicola Ruggiero, Anna Löwenstein kaj Gerrit Berveling.
Aliflanke, Dennis Keefe parolis pri merkatiko. Ŝajnas, ke ne ĉiuj cerboj reagas same al novaj ideoj. Pro tio kaj konsiderante ke Esperanto estas nova ideo por multaj homoj, propagandistoj devus fokusi sian agadon en speciala celgrupo, tre malgranda en la socio, sed sufiĉe malfermita por kompreni ĉi tiun novan ideon. La aliaj grupoj de la socio, paŝon post paŝo, sekvos ilin. Almenaŭ tiel okazas en aliaj sektoroj de merkatiko, kiam novaj produktoj aperas.
Muziko
La muziko estis grava ingredenco de la kongreso. La organizantoj okazigis multajn bonajn koncertojn inter kiuj elstaris JoMo, Asorti, Kajto, Getch Gaëtano, Kapriol’ kaj la klasika pianisto Andrei Korobejnikov, kiu majstre ludis romantikajn verkojn. En la negativa flanko ni devas rimarki, ke la malbonega akustiko de la centra salono, kie okazis kelkaj koncertoj, tute malhelpis la bonan aŭskultadon malgraŭ la senlacigebla kaj profesia laboro de Floréal Martorell.
En la Internacia Arta Vespero ege sukcese ludis ĵazan muzikon la junaj fratoj Slezák el Hungario, kiuj gajnis la unuan premion.
Bulonjo-ĉe-maro
Tiu jubilea kongreso okazis en Lillo, pro manko de sufiĉe granda kongresejo en la urbo Bulonjo-ĉe-maro, sed evidente, la tuttaga ekskurso estis la vizito, aŭ pli bone dirite la pilgrimado, al tiu urbo. Ni estis en la sama teatro, kie Zamenhof unuafoje alparolis publike Esperanton per neforgeseblaj vortoj kiel “ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj”. Brian Moon laŭtlegis la tutan zamenhofan paroladon en magie kortuŝa etoso. Tamen, eble mankis projekciado de rilataj tiamaj bildoj por pli bona “vojaĝado” al la jaro 1905. Poste, centoj da esperantistoj kune promenis ĝis la stacidomo, kie Zamenhof eltrainiĝis en la jaro 1905. En tiu placo, kiu havas la nomon de la kreinto de Esperanto, la urbestro solene malkovris novan ŝildon por la tiea monumento. Poste, la promenantaro estis akceptita en la urbomo tiun tagon escepte regata nur de la verda flago, kaj tie la urbestro anoncis la kreadon de la nova urba kultura domo Vilao Esperanto.
Aliaj programeroj
Dum la intensa semajno estis ankaŭ aliaj programeroj, kiel lingvaj kursoj (de Esperanto kaj de la franca lingvo), KER-ekzamenoj, la amuza kaj fruktodona kongresa aŭkcio, la oratora konkurso por junaj talento, riĉa kaj enhavplena tago de lernado, junulara programo, tradicia futbalmatĉo (ĉi-foje kontraŭ teamo de la Okcidenta Saharo), ktp.
Solena Fermo
Neeviteble longa sed pleninteresa solenaĵo, kie la kongresaj organizantoj resumis la rezultojn de la aranĝo, dankis la laboron de la multnombra helpantaro, omaĝis la emeritiĝontan Ĝeneralan Direktoron Osmo Buller, anoncis la nomon de lia anstataŭantino, Veronika Poór, kaj bonvenigis la respondeculojn de la venonta Universala Kongreso en Nitra (Slovakio). Kaj la slovaka ambasadoro en Belgio kaj la urbestro de Nitra parolis en sufiĉe bona Esperanto antaŭ ol transdoni la parolon al Peter Baláž, prezidanto de la Loka Komitato de la 101a UK, kiu ŝajnis sufiĉe nervoza. Strange, ni pensis, ĉar ni konas tiun spertan homon hardita en tiaj solenaĵoj. Sed baldaŭ malkovriĝis la kialo de lia maltrankvileco, kiu fakte, ne temis pri kialo sed pri kialino, ĉar tiu kuraĝulo post dankado de la laboro al sia partnerino Dorota Rodzianko, surgenue kaj neatendite antaŭ la tuta kongresanaro petis ringenmane, ĉu ŝi volus esti lia edzino. Bonŝance la belulino respondis jese antaŭ la aplaŭdego de la surprizitaj ĉeestantoj, organizantoj kaj estraranoj. Ĉu eblas imagi pli bonan finon por la kongreso?
-
-