15a de decembro, Esperanto-tago

11/12/2011

Kontraŭ maljusto eblas kaj endas batali laŭ diversaj manieroj kaj laŭ diversaj vidpunktoj kaj prioritatoj. Esperantistoj batalas kontraŭ la nuntempa unudirekta tutmondigo, por la rajto al diverseco, al individueco kaj ĉefe kontraŭ unu el ties flankaj damaĝoj: la nuligo de la lingva kaj kultura diverseco. (Vidu niajn celojn, valorojn kaj principojn).

La venontan 15an de decembro, koincide kun la naskiĝdato de L.L. Zamenhof, ni celebras la Esperanto-tagon.

La Muzeo de Esperanto de Subirats celebras la tagon de Esperanto kaj proponas senpagan viziton al la muzeo la 17an kaj la 18an de decembro je la 13a horo.

Mardon la 13an de decembro, la barcelonaj esperantistoj aranĝos amikan vespermanĝon. Tiuj de Sabadell kune tagmanĝos la 18an de decembro. Vidu pliajn informojn en la Agendo.

La Muzeo de Esperanto de Subirats kaj Kataluna Esperanto-Asocio proponas, ke la 15an de decembro oni publikigu ligilojn pri Esperanto kaj ĝia idearo en blogoj, retejoj, sociaj retoj, ktp.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.