29/04/2014

55 eŭropaj deputitoj finis la parlamentan periodon per manifesto defendanta la lingvajn kaj la naciajn minoritatojn

55 deputitoj de la Eŭropa Parlamento prezentis manifeston por protekti la lingvajn kaj naciajn minoritatojn en la lasta parlamenta sesio antaŭ la balotado de la venonta 25a de majo, laŭ informis la kataluna retĵurnalo Nationalia.

La dokumento petas al la Eŭropa Komitato engaĝiĝon al por solvi la teritoriajn problemojn “kiam la duflankaj kaj internaj solvoj estos ne eblaj”. Krome, la teksto petas “konservi la identecon” kaj klarigas, ke ĉiuj homoj rajtas elekti sian “nacian identecon” kaj, ke tiu “libera decido” ne estas diskutebla.

La teksto memorigas, ke 50 milionoj da personoj de la Eŭropa Unio, t.e. 8% de la loĝantaro, apartenas al iu nacia malplimulto, kaj konsideras, ke la denaska lingvo de 30 milionoj de eŭropaj civitanoj estas lingvo veninta pro enmigrado.

La subskribantoj de la manifesto petas la starigon de eŭropa strategio por protekti la minoritatojn, la starigon de spertula konsilantaro pri naciaj kaj lingvaj minoritatoj kiu konsilos la eŭropajn aŭtoritatojn, kaj la starigon de leĝojn aplikendajn kiuj protektos la rajtojn de tiuj minoritatoj. Krome, la manifesto demandas al la ŝtatoj alpartenontaj al Eŭropa Unio, ke ili respektu ties minoritatojn.

La dokumento, nome “Manifesto de Strasburgo”, estis sendita al la Eŭropa Komitato, al la Eŭropa Konsilantaro, al la ŝatoj de la Unio kaj al la eventualaj ontaj ŝtatoj. Inter la subskribintoj menciindas la ekologi-socialisma korsa deputito François Alfonsi, la hungara socialisto Csaba Sándor Tabajdi, la kataluno Ramon Tremosa (CiU) kaj la eŭskaj deputitoj Inaki Irazabalbeitia (Aralar) kaj Izaskun Bilbao (EAJ-PNV).

Tiu ĉi lasta deputito parolis pri la kataluna procezo al sendependiĝo. “Se Eŭropa Unio peras en teritoriaj konfliktoj ekster Eŭropa Unio, estas absolute absurde, ke ĝi ne engaĝiĝu al la solvo de la ŝtreĉiteco spertata en Katalunio, kiam estas neeble solvi la aferon en la koncerna ŝtato”, ŝi deklaris.

MjAxNDA0MTdfU3RyYXNib3VyZ19NYW5pZmVzdG9fRklO_263243_1_7203_1.pdf
La manifesto en la angla (PDF)

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj