03/08/2012

5a Somera Esperanto-Studado en Slovakio

En slovaka urbo Nitra, inter la 21a kaj la 29a de julio, okazis la 5a Somera Esperanto-Studado (SES) organizita de Edukado@Interreto (E@I, la organizo kiu ankaŭ respondecas pri la retpaĝaro lernu.net).

En bonega etoso kaj sufiĉe varma vetero, 250 partoprenantoj el 23 landoj grupiĝis en 10 klasĉambrojn laŭ 6 niveloj (A1, A2, B1, B2, C1, C2). Ankaŭ okazis la kurso Flugiloj de malfacila vento por instruontoj, gvidita de Xosé Conde kaj Konstantin Tichomorov.
Kutime, en tiu aranĝo, matene, la lernantoj ĉeestas la kursojn, kie spertaj instruistoj profesie kaj altnivele helpas ilin plibonigi siajn lingvajn kapablojn en malstreĉa sed laborema etoso.

Post la komuna tagmanĝado (kie pli gravas la interkonatiĝo ol la manĝaĵo mem), okazas prelegoj, unuhoraj kursoj pri ĉio, ekskursoj, paroligaj rondoj por komencantoj, masaĝoj, ludoj, ĵonglado, muzikludado kaj dancado. Ankaŭ eblas sportumi aŭ promeni tra la bela urbo.
Vespermanĝinte, la homoj renkontiĝas en la salono, kie okazas koncertoj, teatraĵoj, konkursoj kaj la nemalhavebla Internacia Vespero. Nokte, oni bierumas, dancas kaj bonetose malkrokodilas en la apuda trinkejo. La malpli bruemaj homoj renkontiĝas en la gufujo por saĝe konversacii, deklami poemojn aŭ ludi trankvilan muzikon pere de malalkoholaj trinkaĵoj.

En ĉi tiu aranĝo partoprenis naŭ katalunoj (5 KEAanoj inter ili), kaj du el ili sukcese partoprenis la KER-ekzamen-sesion. Kiel kutime, nia kara asocianino Dolors Godoy denove ricevis la premion al la plej ĉarma maljuna partoprenanto. Viktoro Solé prelegis dufoje, kaj Xosé Conde, dum la Adiaŭa Vespero, brile kantis siajn proprajn mokajn versojn kiel amuzega resumo de la aranĝo.

Petro Baláž, la ĉefa respondeculo de SES kaj E@I, anoncis, ke la venonta SES okazos en la urbo Martin, ankaŭ en Slovakio. La evoluo de tiu aranĝo montriĝas tre sukcesa, ĉar en la unuaj jaroj estis proksimume 100 partoprenantoj, poste tiu kvanto duobliĝis, kaj ĉi jare, ĝi jam atingis la elstaran kvanton de 250 SESanoj kaj 14 instruistoj.

foto1-3.png
La ĉeestantoj en la koncerto de Georgo Handzlik (CC-BY-SA Edukácia@Internet)

foto2.png
Teatraĵo. (CC-BY-SA Edukácia@Internet)

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj