04/04/2016

5a Tutmonda Ekzamentago en Sabadell

Kadre de la 5a Tutmonda Ekzamentago la venontan 4an de junio Katalin Kováts (edukado.net) kaj Kataluna Esperanto-Asocio organizos ekzamensesion en nia sidejo de Sabadell.

La ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo, estas ellaboritaj en niveloj B1, B2 kaj C1. La akreditigo kaj funkciigo de la sistemo okazas kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj.

La aliĝintoj povos ekzameniĝi laŭ la menciitaj niveloj B1, B2 kaj C1 de Esperanto kaj eblos ekzameniĝi aŭ pri la parola parto, aŭ pri la skriba aŭ pri la tuto (kompleksa ekzameno).

En la retpaĝo de edukado.net vi trovos pli da informo, kiel priskribon de la ekzamenoj kaj specimenojn, por ke ĉiu povu taksi sian nivelon.

Kotizoj
Nivelo
: B1 skriba (35€), B1 parola (35€), B2 skriba (40€), B2 parola (40€), C1 skriba (45€) kaj C1 parola (45€).

La prezo de la kompleksaj ekzamenoj (skriba kaj parola) estas la adiciita sumo de la partokotizoj.

Jam eblas aliĝi!

Iru al tiu retpaĝo kaj serĉu la ligon al “Sabadell – Katalunio” en la listo de ekzamensesioj de la 5a Tutmonda Ekzamentago.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj