Kunvoko de Ordinara Asembleo de KEA

06/03/2023

La Plenumkomitato de la Kataluna Esperanto-Asocio statute kunvokas vin partopreni en la Ordinara Asembleo de nia asocio, okazonta sabaton la 25-an de marto je la 17:30, en la unua kunvoko, kaj je la 18:00 en dua kunvoko, ĉe la SES (C/ Papa Pius XI, 130, 08208 Sabadell) kaj interrete (baldaŭ pli da detaloj).

La tagordo estos la jena:

  1.  Bonvenon de la prezidanto.
  2. Aprobo aŭ modifo de la tagordo.
  3. Protokolo de la pasinta asembleo: eventuala debato kaj voĉdonado pri ĝi.
  4. Agadraporto pri la jaro 2022: ĝia prezentado, eventuala debato kaj voĉdonado.
  5. Bilanco 2022. Informo de la kontrola komisiono. Eventuala debato kaj voĉdonado.
  6. Laŭstatuta renovigo de la plenumkomitato: sinprezentado de kandidatoj. Eventuala debato, voĉdonado. Enposteniĝo de la nova plenumkomitato.
  7. Agadplano kaj buĝeto por la jaro 2023: ĝia prezentado, eventuala debato kaj voĉdonado.
  8. Daŭrigo aŭ renovigo de la kontrola komisiono.
  9. Demandoj kaj sugestoj de la gemembroj.
  10. Finaj vortoj de la nova prezidanto.

Baldaŭ vi povos konsulti ĉiujn dokumentojn.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.