La venonta 82a IJK (Internacia Junulara Kongreso) okazos en Katalunio. la kongresejo estos la gastejo La Conreria en Tiana. La aranĝo, kiel kutime, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto. Tiu estos la dua fojo ke kongreso de TEJO okazos en nia lando. La unua estis organizita en 1968 en Tarragona, dum la diktaturo.