La venontan 27-an de junio, je la 19-a horo en la librejo “La Llar del Llibre” de Sabadell, okazos prezenton de la libro “Poemoj, rakontoj kaj kokcineloj”, verkita de Lola Casas kaj tradukita de Alfons Tur. Dum la prezento, oni deklamos poemoj katalune kaj esperante.
Por scii pli kaj rekte pri la lasta libro eldonita de Kataluna Esperanto-Asocio, venu al la prezento de Poemes, relats i marietes / Poemoj, rakontoj kaj kokcineloj, de la verkisto el Mataró Lola Casas, kun ilustraĵoj de Manel Ariza kaj esperantigita de Alfons Tur. Ni atendas vin marde la 30-an de Majo je la 19,00 […]
Kataluna Esperanto Asocio ĉeestos la venontan Fira Literal, la foiro de radikaj ideoj kaj libroj de Barcelono. La foiro ekkomencos la 20-an de majo de 2023 en la antikva fabriko Fabra i Coats de Sant Andreu del Palomar (Barcelono). KEA, pere de la eldonejo Esperanto*CAT, prezentos tie siajn novajn eldonaĵojn.
Venontmaje, nova libro grandigos la kolekton Jaume Grau Casas: Poemes, relats i marietes / Poemoj, rakontoj kaj kokcineloj, de la verkisto el Mataró Lola Casas, kun ilustraĵoj de Manel Ariza kaj esperantigita de Alfons Tur. Por scii pli pri ĝi, venu al la unua prezento, kiu okazos ĵaŭde, la 18-an de majo je la 18,30a […]
La Plenumkomitato de la Kataluna Esperanto-Asocio statute kunvokas vin partopreni en la Ordinara Asembleo de nia asocio, okazonta sabaton la 25-an de marto je la 17:30, en la unua kunvoko, kaj je la 18:00 en dua kunvoko, ĉe la SES (C/ Papa Pius XI, 130, 08208 Sabadell) kaj interrete (baldaŭ pli da detaloj).
KEA festas la tagon de Zamenhof kun aranĝoj en Subirats (Alt Penedès, Katalunio), rilataj al la Internacia Lingvo kaj al tiu kataluna vilaĝo. Alklaku la sekvan ligilon por scii pli pri ĝi: Tago de Zamenhof en Subirats.
Kataluna Esperanto-Asocio prezentas siajn du lastajn libroj per kiuj ĝi celas omaĝi tiujn virinojn ignoritajn kaj malvidebligitajn kiuj kontribuis per ilia literaturo al la sukceso de la esperanto-movado inter la jaroj 1909 kaj 1936 kaj samtempe omaĝi verkiston Caterina Albert, granda reprezentanto de tiu batalo en la kataluna literaturo. Abeyà, Elisabet; Margais, Xavier, Forte Verki. […]
La 16an de oktobro, je la 18a horo, KEA partoprenos la tradizian floran oferdonon en la monumento dediĉita al la prezidanto Lluís Companys. KEA volas inviti ĉiujn socioj kaj samideanojn ĉeesti la oferdonon.
Kataluna Esperanto Asocio ĉeestos la tradician floran oferdonon por soleni la Nacia Tago de Katalunio. Tiu ĉi soleno okazos la venontan 11an de septembro je la 10a matene, en Parc Catalunya (Sabadell).