11/09/2023

Forpasis Carme Junyent

La 3an de Septembro forpasis Carme Junyent i Figueras (naskiĝinta en 1955). Ne oftas popolaj konsternoj pro morto de lingvistoj aŭ de iu ajn alifakaj sciencistoj. Tamen ekde ŝia morto ne ĉesas la artikoloj, esprimoj de kondolencoj, reelsendado de intervjuoj radiaj kaj televidaj, ktp. Do pro kio tiom da tremo en la kataluna socia medio? Unuavice necesas diri ke Carme Junyent estis klerega homo kaj aŭtorino de longa listo de firme fundamentitaj verkoj pri lingvistiko, ĉefe pri lingva diverseco, pri vivo, evoluo kaj malapero de lingvoj.

Post kiam ŝi akiris licencion pri Latinida Filologio en Barcelono ŝi plivastigis siajn konojn pri lingvistiko en Germanio kaj Usono, kaj finfine denove en Barcelono ŝi doktoriĝis per tezo pri la bantuaj lingvoj. Les llengües d’Àfrica kaj Les llengües del món estas ĉefverkoj de ŝi kaj vaste konataj de generacioj de lingvistoj kaj de interesiĝantoj pri lingvistiko. Tiun scivolon pri la rilato inter lingvoj kaj socioj ŝi aplikis al la analizo de nia propra socio kaj al la esploro de kiom da lingvoj kundividas la teritorio kun la kataluna. Post ŝia esploro de lingvodiverseco en diversaj lokoj de la mondo ŝi pruve konkludis ke lingva diverseco pli konvenas al la daŭripovo de lingvoj ol la simpla kunekzisto de nur du lingvoj en la sama teritorio: la tiel nomata dulingveco ĉiam estas procezo per kiu finfine un el la du lingvoj malebligas la pluekzisto de la alia.

Tiom interesa por lingvistoj kaj ĝenerale por nia socio estas ĉi tiuj kontribuaĵoj al ŝia sciencfako kiel la temo pri kiu ŝi lastatempe dediĉis grandan energion: la klarigado de la rilatoj inter gramatikaj ecoj kaj sociaj faktoj, kaj nome rilate al la genro. Ŝia voĉo laŭte kaj science audiĝis pri ĉi tiu temo. Pri tio ŝi kunordigis la libron Som dones, som moltes, som lingüistes i diem prou (2021). Gravas ŝia sindediĉo al la scienco kaj ŝia granda laborkapablo, kaj gravas ankaŭ ŝia facileco komuniki al la socio ŝiajn malkovrojn. Jen kial tiom konsternis ŝia morto fakulojn kaj ne fakulojn. Ni vere sopiros ŝin.

Pro sia esplorsperto pri lingvo diverseco ŝi estis invitita al la 39a Kataluna Kongreso de Esperanto, okazinta en Castelldefels. Tie ŝi prelegis al ni la 3an de Junio 2022.

Morto alvenis al ŝi antaŭ ol la ĝenerala asembleo de Institut d’Estudis Catalans pravigis ŝian elekton kiel korespondan membron, jam aprobita de Secció Filològica. Mi preferas ne pensi kiom ni perdis pro ŝia forpaso, sed kiom ni akiris per ŝia instruo.

Ripozu pace Carme Junyent i Figueras.

Teksto verkita de Nicolau Dols, Prezidanto de la Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj