17/04/2017

Muzeo de Esperanto de Subirats

La Muzeo de Esperanto de Subirats (MES), antaŭe konita kiel “Hispana Esperanto-muzeo”, estas privata kolekto situanta en la vilaĝo Sant Pau d’Ordal, en la komunumo de Subirats, regiono Alt Penedès. Ĝi estas la biblioteko de Esperanto plej vasta en la hispana ŝtato kaj unu el la plej gravaj en la mondo kiel scio-fonto pri la esperanta movado, je la sama nivelo kiel tiuj troveblaj en Vieno, Budapeŝto aŭ Roterdamo.

museu-esperanto.jpg

Oni kalkulas ke la muzeo enhavas ĉirkaŭ 25.000 dokumentojn rilatantajn al Esperanto kaj aliaj artaj lingvoj. La gazetujo estas la plej rimarkinda parto de la kolekto, kun 15.000 bultenoj kaj gazetoj korespondantaj al 400 malsamaj titoloj; estas aparte gravaj pro sia malofteco la kolektoj de gazetoj en aliaj artaj lingvoj kiel Ido kaj Interlingua.

La nombro da libroj preteras 8.000; la fako de afiŝoj kaj broŝuroj, ĉefe rilatantaj al kongresoj, estas kalkulita je 1.500. La kolekto de poŝtkartoj sumas, inter esperantaj kaj neesperantaj, je 150.000 ekzempleroj. Krome, tie sin trovas granda nombro da objektoj rilatantaj al Esperanto kiel sigeloj, medaloj, flagoj…

La katalogo de MES estas konsultebla klakante ĉi tie.

Lluís Hernández Yzal

Lluís Hernández Yzal


La muzeo rezultis de tuta vivo da kolektado de la apotekisto Lluís Hernández Yzal (Barcelona, 1917 – Sant Pau d’Ordal, 2002) kun la helpo de lia edzino, Teresa Massana. MES estis inaŭgurita la 5an de majo de 1968, okaze de la 10a Asembleo de Esperantistoj de la Provinco de Barcelono havanta lokon en Sant Pau d’Ordal, kiel aneksaĵo de la apoteko de la fondinto. De tiu tago la vilaĝo havas straton dediĉitan al Dr. Zamenhof, ĝuste kie situas la nuna domo de la muzeo (en la numero 12), kiu estis konstruita en 1974 precize por loĝigi la kreskantan kolekton.

Post la morto de la fondinto, la 10an de aprilo de 2010 MES estis oficiale remalfermita, danke al iniciato entreprenata de diversaj flankoj: la heredinto kaj konservanto Rafel Hernàndez Massana, la Turisma Patronaro de Subirats kaj Kataluna Esperanto-Asocio. Nuntempe, la Turisma Patronaro okazigas gvidatajn vizitojn al MES, kaj oni esperas ke MES fariĝos parto de la estonta publika biblioteko de Subirats.


Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj