13/01/2015

Alternativa edukado kaj alternativa fremda lingvo tre bone akordiĝas

Shin Eun-Sook, en Esperanto Ana Sonĝanta, estas instruistino estas instruistino de supermeza LLG (Libera Lernejo por Geknaboj). LLG estas alternativa lernejo kaj edukad-movado en Suda Koreio.

De antaŭ longe mi konis Ana-n de Suda Koreio danke al Skajpo, per kiu mi konas aliajn esperantistojn de aliaj kontinentoj. Ŝi vizitis Barcelonon en 2012 akompanata de kvin instruistinoj de alternativa lernejoj.

Nuntempe Ana multe laboras en Esperantio. Ĉiun Someron ŝi vojaĝas, esperante, kun siaj sudkoreaj gelernantoj al Germanio, Francio kaj Slovakio. Ĉi-jare, aŭtune, ŝi restis du monatojn en Francio, ĉefe en Bourg en Bresse, kie estas grava Esperanto-grupo.

dum-la-turneo-en-Francio-2.jpgKial vi deziris lerni Esperanton?

En la jaro 2006 mi laboris en elementa lernejo, kiu nomiĝas “Ondd” kiel ĉefa instruisto. Nia lernejo estis iom speciala kaj oni nomis tiajn lernejojn, alternativa lernejo. Delonge ni diskutadis pri tio, ĉu instrui anglan estas deca por infanoj aŭ ne. Finfine ni decidis instali Esperanton kiel studobjekton por ke niaj infanoj unue renkontu pacan kaj neŭtralan komunikilon. Mi lernis Esperanton por instrui infanojn en mia lernejo.

Do oni instruas Esperanton en la alternativaj lernejoj de Suda Koreio

En Koreio pli ol 200 alternativaj lernejoj ekzistas. Ili serĉas taŭgan internacian lingvon por instrui kun la demando, ĉu la anglan, ĉu la ĉinan, ĉu la francan. Mia eksa lernejo estis la unua, kie instruis Esperanton. Kaj nun 7 alternativaj lernejoj instruas Esperanton. Mia celo estas, ke ĉiuj alternativa lernejo instruos Esperanton. Ĉar alternativa edukado kaj alternativa fremda lingvo tre bone akordiĝas.

Ĉu vi povas resume klarigi la pedagogion de la alternativa lernejo de la Koreio?

Koreio estas eta lando. Kiel vi jam scias, en Koreio lernantoj estas multe streĉitaj por eniri en bonkvalitajn universitatojn. Ili ne havas tempon por mediti, kio estas sia revo. Daŭras ekzamenoj por vicigi ilin. La principo de alternativa lernejo estas, ke ĉiuj infanoj havas proprajn talentojn kaj instruistoj devas helpi ilin, por ke dum studado lernantoj mem malkovru sin. Tial en alternativa lernejo infanoj estas plej gravaj subjektoj de la lernado. Kaj plenkreskuloj estas nur helpantoj.

Ĉu por azianoj kiel vi Esperanto estas tro “eŭropeca”?

Jes! Antaŭ kiam mi lernis la francan, mi pensis, ke Esperanto estas egala lingvo. Ĉar lerni Esperanton estas multe pli facile kompare al aliaj lingvoj. Nun mi havas alian opinion, ke Esperanto estas internacia lingvo unue por eŭropanoj. Sincere ĝi tro similas al eŭropaj lingvoj. Tamen mi komprenas, ke laŭ la rigardo de Zamenhof tuta mondo signifus Eŭropo.

Ĉu la Esperanto-lecionoj estas sukcesaj? Kio instigas onin lerni la internacian lingvon?

Laŭ mi nia paŝo semi Esperanton en alternativaj lernejoj estantas sukcesaj. Alternativa lernejo grave pensas pri libereco, paco, komunumo. Laŭ mia opinio, ankaŭ Esperanto enhavas tiajn signifojn. Por alternativaj lernejanoj kompreni la ideon de Esperanto estas senproblema, se ill scius, ke Esperanto ankoraŭ vivantas.

Mi instruas Esperanton ne nur por miaj lernantoj en la lernejo, sed ankaŭ por instruistoj de aliaj lernejoj, por ke ili mem instruos Esperanton en sia lernejo, kiam ili kapablos regi nian lingvon. Kvankam nun estas komenco de nia paŝo por ligi Esperanton kun koreaj alternativaj lernejoj, la vojo estos esperplena.

Vi nomis vin antaŭe Sonĝanta. Fakte sonĝo aŭ revo estas via filozofio, ĉu ne?

Onidire nuna generacio estas senreva. Socio estas maltrankvila kaj mankas laboro. Por akiri profesiojn aŭ por eniri en universitaton junuloj rezignas pri siaj revoj. Grava vorto de alternativa lernejo estas “revo”. Kiu havas revon, tiu havas esperon. Tial mi nomas min Sonĝanta en Esperantio, kiu ŝatas havi sonĝon kaj ankaŭ realigi la sonĝon.

Kion eŭropanoj devus lerni el koreaj kulturoj kaj inverse?

Laŭ mia opinio, unue oni devus lerni la fakton, ke ĉiuj kulturoj estas gravaj kaj propraj. Ne ekzistas pli bela aŭ malpli elstara. Por kompreni alilandajn kulturojn, oni devus renkonti unu la aliajn sen antaŭa vidpunkto. Tiuflanke, Esperanto estas mirinda ilo por pace sperti alilandajn kulturojn.

Kiu estas la rezulto de viaj oftaj vojaĝoj eksterlanden kun viaj gelernantoj?

Instrui Esperanton eblas en la klasĉambro. Tamen mi opinias, ke tio estas duona leciono. Mi eĉ aŭdace povus diri, ke estus pli bone unu fojon renkonti fremdajn esperantistojn kaj babili kun ili ol lerni per lernolibroj en klasĉambro. Esperanto estas internacia lingvo kaj necesas renkonti fremdajn personojn kaj kulturojn. Dum la vojaĝo lernantoj aŭtomate vidas, kio estas Esperantujo. Kaj tiamaniere ili akiras motivon por daŭre lerni Esperanton ne nur de mi, sed ankaŭ de la rilato inter esperantistoj. Dank’al la vojaĝo ili tuŝas eĉ sian horizonton kaj renkontas novan mondon.

en-la-klascxambro-Francio.jpg

kun-miaj-lernantoj-en-Hungario.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj