08/11/2013

Arano gastigis la unuan okcitanan kongreson de Esperanto

Salardú (Arano), gastigis de la 1a ĝis la 3a de novembro la unuan okcitanan kongreson de Esperanto, kiu okazis kadre de la 36a kataluna kongreso. “Esperantismo kaj okcitanismo estas anverso kaj reverso de sama monero”, diris Jacme Taupiac rilate al la lukto por la propra lingvo, por la disvastigo de la internacia neŭtrala lingvo kaj por la lingvaj ekologio kaj demokratio.

Plejparto de la prelegoj pritraktis lingvajn minoritatojn de Eŭropo, ĉefe la problemoj de la okcitana (kontraŭokcitanismo, kontraŭnormismo, honto…) kaj ties rilatojn kun la najbaraj lingvoj. Ĉi-rilate menciindas la rilatoj de la eŭska kun la gaskona okcitana dialekto, kaj de la gaskonoj en Eŭskio. Siaflante, la respondenculo pri lingva politiko de Arano prelegis pri la lingva politiko de la okcitana en tuta Okcitanio. Oni lernis el la belga situacio pere de Kevin De Laet, ĵurnalisto kaj fakulo pri eŭropaj minoritatoj, kiu analizis diversajn lingvajn situaciojn eŭropajn. Temo tia allogis plurajn membrojn de IKEL, kiuj profitis la aranĝon [por kunveni.
Teresa Marbà->http://marbatius.blogspot.com.es/] per “Diserigi la lingvon: ia malfermigilo” montris ke la enirpordo al plurlingvismo ekas per la nuligo de la kredo ke ĉiuj lingvoj devus esti kiel tiu nia, aŭ kiel tiuj kiujn ni konas.

Joan Inglada prezentis la bildrakonton: La sekreto de la arbaro de Lascaux. En 1940, la malkovro de la groto de Las Caus, –la Siksta Kapelo de la prahistorio– renversis la historion de la arto.

Víctor Solé, instruas Mansignadon, por lerni esperanton, kiel la taktojn por lerni muzikon. Temas pri potenca, provizora helpilo, kiu devas havi komencdaton kaj findaton, same kiel por muzikisto.

Oni vizitis la muzeon de Arano por pli bone koni la historion de la lando, sekve al la prelego de la historiisto Carles Vela pri la historiaj eventoj celebrataj ĉi-jare: la batalo de Murèth (1213), subskribo de Querimònia (1313) kaj la pac-traktato de Arrem (1513).

En la literaturaj programeroj, la verkisto Abel Montagut, kiu aŭdace reverkis la lastan nefinatan verkon de Jules Verne, prezentis sian esploron pri la franclingva verkisto. Okazis ankaŭ omaĝo al la kataluna poeto Salvador Espriu, okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo, pere de liaj verkoj tradukitaj al la internacia lingvo.

Pri la socia kaj politika engaĝiĝo, Floreal Martorell rememoris la teruran situacion de la respublikaj ekzilitoj de la Hispana Civila Milito en Okcitanio; oni ankaŭ prezentis la socian projekton de la novurbo Morencs (Okcitanio) kaj la projekton Integra Revolucio.

La distraj programeroj estis malfermitaj al la loka publiko, kiu partoprenis en okcitana aperitivo vigligita de Joan-Marc Leclercq (JoMo) per okcitanaj kantoj. Vespere JoMo prezentis sian sukcesan koncerton en la okcitana kaj en Esperanto.

Partoprenis okdeko da homoj venintaj el Okcitanio kaj el la Kataluna Landaro, sed ankaŭ el Arpitanio, Flandrio kaj Eŭskio. Fakte, eŭskaj kaj okcitanaj esperantistoj proponis aranĝi la duan okcitanan kongreson de Esperanto en Bajono, kadre de eŭska kongreso.

Fonto: www.jornalet.com

irina.jpg
Foto: Irina Zakharova

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj