05/07/2012

Biblioteko Molera ĉe TV3

Ramon Molera (1922-1983) esperantistiĝis kiel dekkvinjarulo, tiel fervore, ke “je la komenco mi fidis esperantigi la tutan landon en malmulte da tempo”. Malgraŭ tiu ĉi idealo ne plenumiĝis, la grupo fondita de li en Moià kunigis dekojn da esperantistoj dum la 50-aj jaroj. El lia domo eliris centoj da korespondaj kursoj, kiam nek Internet nek iloj kiel Lernu ekzistis ankoraŭ.

Molera estis ĉefdelegito de UEA kaj peranto de la plej gravaj esperantaj gazetoj. Lia pasio por la internacia lingvo okazigis la kunigon de grava koleto de esperantaj libroj kaj ĉefe gazetoj.

Ana María, filino de Ramon kaj dumviva membro de KEA, daŭrigas la ĝisdatigon de la biblioteko, kiu enhavas, inter aliaj ĵuveloj, la unuan revuon en esperanto, eldonita de Zamenhof mem en la jaro 1889.

En intervjuo por Telenoticíes Comarques de TV3, Ana María prezentis la bibliotekon kaj sian laboron de katalogado. La tasko de Molera, Lluís Hernández (fondinto de la Museo de Esperanto de Subirats) kaj la hungaro Árpád Máthé fruktodonis en 2010 per la unua volumo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri esperanto, 1.155 paĝa volumo, kiu enhavas bibliografiajn detalojn de 14.143 titoloj el 120 jaroj.

La katalogo de Biblioteko Molera estas nun rete konsultebla.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj