22/05/2014

Dosiero: Politikaj partioj kaj lingvaj rajtoj

Dosiero: Politikaj partioj kaj lingvaj rajtoj

Ses partioj respondas la demanadaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU

Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya (ERC), Iniciativa per Catalunya Verds (ICV), la kataluna sekcio de Unión, Progreso y Democracia (UPyD), Confederació Pirata (Piratoj) kaj Compromís (kiun oni kontaktis pere de la Valencia E-o Asocio). La diversaj respondoj montras la malsimilan vidpunkton de la politikaj partioj pri ilia maniero interpreti la lingvan justecon kadre de UE.



fffff fffff
Noto: pri la partioj menciataj en tiu ĉi raporto
  • Partit Popular de Catalunya (PP): laŭnome Popola Partio, dekstra/konservativa, hispannaciisma, nuntempe reganta Hispanion; en la EU-Parlamento membras en Eŭropa Popola Partio;
  • Esquerra Republicana de Catalunya (ERC): laŭnome Respublika Maldekstro de Katalunio, maldekstra katalunisma sendependisma; en la EU-Parlamento membras en Eŭropa Libera Alianco;
  • Iniciativa per Catalunya Verds (ICV): laŭnome Iniciativo por Katalunio-Verduloj (ICV),maldekstra, katalunisma, ekologiisma; en la EU-Parlamento membras en Eŭropa Libera Alianco kaj en Eŭropaj Verduloj;
  • Unión, Progreso y Democracia (UPyD): laŭnome Unuigo, Progreso kaj Demokratio; hispannaciisma, dekstra diskurso sed sen oficiala sinteno; en EU-parlamento rifuzis ties aniĝon Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio;
  • Confederació Pirata (Piratoj): laŭnome Pirata konfederacio, progresema alternativa; en la EU-Parlamento membrus en Eŭropa Libera Alianco;
  • Compromís: laŭnome Kompromiso, maldekstra valenciisma; en la EU-Parlamento membrus en Eŭropa Libera Alianco;
  • Convergència i Unió (CiU); laŭnome Konverĝo kaj Unuigo (CiU), dekstra katalunisma, nuntempe reganta Katalunion, subtenas sendependiĝon; en la EU-Parlamento membras parte en Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio kaj parte en Eŭropa Popola Partio;
  • PSC: Socialisma Partio de Katalunio (PSC), socia-demokratia hispanisma; en la EU-Parlamento membras en Eŭropa Socialisma Partio;
  • Ciutadans-Partit de la Ciutadania (Cs): laŭnome Civitatanoj-Partio de la Civitanaro, hispannaciisma, sen oficiala sinteno, en la EU-parlamento rifuzis ties aniĝon Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio;
  • Podemos: laŭnome Ni Povas, progresema alternativa;
  • EH Bildu: laŭnome Kunveni en Eŭskio, maldekstra eŭskisma sendependisma;
  • Vox: laŭnome Voĉo, hispanisma, ekstremdekstra; en la EU-Parlamento membrus en Eŭropa Popola Partio.



La kataluna lingvo

Rilate al la rekono kiun devus havi la kataluna lingvo en la eŭropaj institucioj la sintenoj estas dividitaj. Unuflanke, la plimulto de la partioj opinias ke ĝi devus esti la maksimuma, kiel ERC, ICV, Piratoj aŭ Compromís. Aliaj, kiel UPyD, akceptas ke la nuntempa rekono, eĉ se limigita, estas eraro. Aliaj partioj precipe defendas la nunan situacion.


La okcitana lingvo

Pri la okcitana partioj kiaj ERC kaj ICV ankaŭ favoras ties oficialigon. La plejmulto, tamen ne deklaris sin.


Lingvaj rajtoj en Eŭropo

Rilate al la situacio de la lingvaj rajtoj en EU, plejofte en la partioj mankas eŭropa konscio preter la loka/nacia demando. Tial do, kiam oni demandas ĉu la lingva reĝimo ĉe EU estas justa, ili tendencas respondi ekskluzive el la vidpunkto de la propra nacia lingvo. Tiusence, la mezuroj proponitaj de la partioj por efektivigo de la principoj je egaleco, maldiskriminacio kaj justeco en la lingva areo de la EU-institucioj celas, pleparte, ĉu la oficialigon de la kataluna lingvo (ICV, ERC, Piratoj kaj Compromís) aŭ simple akcepti kiel justan la nunan modelon (PP kaj UPyD).


La angla lingvo kaj la lingva diverseco

Rilate al la rolo de la angla en EU, kelkaj partioj insistas pri ĝia instruado eĉ ĝin inkluzivante kiel pera lingvo en la nacia instrusistemo (PP, UPyD). Aliaj emfazigas la gravecon de la instigo de la lingva diverseco en EU (ERC, ICV, Piratoj kaj Compromís). Se temas pri konkretigo de la politiko en tiu areo, ERC konsideras ke Generalitat (la kataluna aŭtonoma registaro) devus plene decidi pri ĝi, respektante tamen, la liberecon de la lingva projekto de ĉiu edukcentro; Piratoj, siaflanke, favoras tutmondan komunikadon ne limigitan al la uzado de la angla lingvo, kaj post pridemandado al la socio; simile, ICV konsideras ke en la lernejoj oni devas promocii diversajn lingvojn, ne nur la anglan; kaj Compromís vetas por establigo de aktivadoj cele al kunlaboro inter la diversaj popoloj de UE. Fine UPyD konsideras ke oni devas permesi liberan elekteblecon al gepatroj.


Esperanto

Se temas pri la enkonduko de iu neŭtrala lingvo en la eŭropa spaco la politikaj partioj ne vetas malferme je Esperanto kiel helplingvo de EU. Tamen kelkaj (Piratoj kaj Compromís) montris sin pretaj pridebati la aferon. Aliflanke, dum ERC malhavas oficialan sintenon pri tiu temo, same PP kiel UPyD konsideras ĝin malfacile realigeblan. Fine ICV opinias ĝin dezirebla ebleco, kvankam konstatas, ke estas praktikaj malfacilaĵoj en ĝia aplikado.

***

Krom tiu ĉi analizo, KEA studis la proponojn pri lingva politiko de la balotadprogramoj de aliaj politikaj partioj de la hispana ŝtato kiuj, kvankam ne respondis nian demandaron, laŭ diversaj enketoj havas eblecojn akiri reprezentiĝon en la Eŭropa Parlamento: CiU, PSC, Ciutadans-Partit de la Ciutadania, Podemos, EH Bildu kaj Vox.

El ĉiuj ĉi, CiU plejmulte detaligas tiujn aferojn, ĝi deklaras sian intereson pri la oficialigon de la kataluna kaj la arana (okcitana), kaj samtempe pri la instruado de la angla. PSC kaj Bildu ankaŭ montras sin favoraj al la oficiligo de la kataluna, dum Podemos sindevigas multe pli neklare garantii la defendon de la minoritataj lingvoj en Eŭropo. Vox estas tiu kiu plej klare defendas la uzadon de la angla lingvo kiel nura lingvo de EU, ĉar ili konsideras ke la lingva diverseco malhelpas la korektan funkciadon de EU. Siaflanke, Ciutadans insistas je la elektorajto de la gepatroj en kiu ajn de la oficialaj lingvoj en ĉiu UE teritorio, dum ili favoras la uzadon de la angla kiel la laborlingvo de la UE institucioj.



ALDONO

Resumo de la respondoj de la politikaj partioj al la demandaro de KEA pri lingvaj rajtoj


1. Kiun rangon vi konisderas, ke la kataluna kaj la okcitana lingvoj devas havi en la eŭropaj institucioj?


Compromís. Ni opinias ke ĉiuj lingvoj parolataj en Eŭropo devus esti oficialaj, minimume en la reprezentado kaj komunikado al la civitanoj. La deputitoj devus povi alparoli la Parlamenton en la propra lingvo kaj la civitanoj devus povi rilati kun la eŭropaj lingvoj en la propra lingvo.

ERC. Laŭ ni kataluna kaj okcitana devas ĝui la rangon de oficialaj lingvoj.

ICV. Ni pensas ke la kataluna lingvo devas esti oficiala lingvo en la eŭropaj institucioj ĉar ĝi estas la nura kun plurmiliona parolantaro kiu ne estis agnoskita kiel oficiala lingvo de EU. Rilate al la okcitana, ĝia parolantaro devus konkretigi kiun rangon ili postulas.

Piratoj. Ni kredas ke la eŭropaj institucioj devas agnoski la kulturon de ĉiuj eŭropaj popoloj kaj ebligi la utiligon de ĉies propraj lingvoj sen iaj bariloj.

PP. Ni opinias ke oni devas garantii la rangon de la kataluna lingvo kiel komunkadlingvo kun diversaj eŭropaj institucioj laŭ la reguligo de 2005. Krome ni proponas potencigi la rimedojn por ebligi ke la civitanoj povu adresi sin al la Eŭropa Justica Kortumo en la kataluna lingvo.

UPyD. Nia startpunkto estas la celo labori por maksimuma simpligo de la reguloj kaj administrativaj baroj de EU, por igi ĝin pli efika. Ni opinias ke la enigo de regionaj lingvoj en la funkciado de EU kiel oni faris en la lastaj jaroj estas grava eraro, ĉar ĝi komplikigas ankoraŭ pli ĝian funkciadon.


2. Ĉu vi konsideras justa la nuntempan sistemon pri lingva uzado ene de la eŭropaj institucioj kaj ties rilaton kun la eŭropaj civitanoj?
Compromís. Ni ne konsideras ĝin justa, ĉar valencianoj ne rajtas adresi sin al la Eŭropa Parlamento en la propra lingvo, kaj tial ne povas tion fari plenrajte.

ERC. En EU, ĝenerale, la lingvoj ne estas problemo. La Eŭropa Paralamento havas reguligon pri uzadrajto de 24 lingvoj, ĉiuj en egaleca rango. Kaj, kvankam oni ne povas diri ke el Eŭropo oni helpis nin multe en nia lukto por la pluvivo de la kataluna kaj de la okcitana, ankaŭ oni ne povas aserti ke oni kontraŭis nin.

ICV. Ne. La neoficialigo limigas la promocion kaj la normaligon de nia lingvo en multaj medioj ĉu naciaj aŭ internaciaj.

Piratoj. Laŭ nia kompreno la kialoj de la nuna reguligo pri uzadrajto estas pure ekonomia, ĉar temas pri problemo de buĝetaj prioritatoj. Ĉar ni pretendas, ke la civitanaro povu utiligi la propran lingvon en la eŭropaj institucioj, oni devas kontroli kaj revizii kie oni malŝparas rimedojn kiujn oni povus disponigi al la integrigo de la eŭropaj lingvoj.

PP. Ni opinias, ke oni devas firmigi la atingitan pozicion de la kataluna lingvo kaj labori por eviti ke nia alia lingvo —la hispana— estu flankenmetita en la eŭropaj institucioj fare de la franca, angla kaj germana. Multlingvismo implicas tre altan koston, tamen ĝi necesas. Ŝajnas ne tro realigebla kaj realisma plialtigi tiujn elspezojn aldonante lingvojn kiuj ne estas rekonitaj en la Traktatoj.

UPyD. Ni volus, ke oni utiligu ankoraŭ malpli da lingvoj, ĉar tiel oni povus redukti kostojn kaj administrativajn barojn.

3. Kiujn mezurojn vi konsideras prenendaj en la EU-aj institucioj por efektivigi la principojn pri egaleco, ne-diskriminacio kaj justeco kadre de lingvoj?

Compromís. La reprezent- kaj komunikadnivelo en la eŭropaj institucioj devas esti garantiataj. Krome oni devas promocii la veran lingvan diversecon de EU, kiu iras preter la aktualaj ŝtataj lingvoj. Same, kiel elmontro de la plurlingveco kiu estas eŭropa identecsimbolo, EU devus aparte engaĝiĝi en la diskonigo kaj protekto de la minoritataj lingvoj aŭ kiuj ne disponas pri politka povo je ilia dispono.

ERC. Faciligi, ke iu ajn eŭropa civitano povu sin adresi en la propra lingvo, kiu ajn ĝi estu, al la eŭropaj institucioj, pere de tradukado kaj de la oficejoj ekzistantaj en EU; transdoni al la Eŭropa Parlamento entuta dosiero pri la lingvaj agresoj suferitaj de la katalunlingvanoj el la tuta Kataluna Landaro; defendi la katalunan edukmodelon, kiel ekzemplo de integriĝo kaj bona agado en la traktado de la lingva diverseco, antaŭ la eŭropaj institucioj, kiel respondo al la atakoj kiujn ĝi suferas de la hispana kaj franca ŝtatoj; promocii la respekton de la lingvaj rajtoj de la konsumantoj antaŭ la entreprenoj, pere de la disvolviĝo de normo pri kvalito en la entreprena lingva uzado; instigi novan Ĉarton pri la Lingvoj en Eŭropo kiu superu la malhonorigan koncepton pri la “minoritataj lingvoj”, kaj permesu orientigi la valorojn de multlingvismo kaj de lingva diverseco kadre de EU direkte al konkretaj politikoj.

ICV. Ĝis nun, verŝajne, la stablita proceduro igas nepra la oficialigon de la lingvo en la propra ŝtato. Dum la hispana ŝtato ne agnosku la katalunan plene oficialan en Hispanio (aŭ ĝi petu formale la enoficialigon de la kataluna lingvo en la eŭropaj institucioj), la kataluna ne povos atingi tiun rangon. Tiel do, por atingi la celojn de vi menciataj, Katalunio devus nepre estiĝi ŝtato en la sino de EU.

Piratoj. Oni devus stabligi manierojn kaj disponigi rimedojn por fari UE alireblan al la civitanaro en la lingvo kiu estu plej proksima, respektante la kulturojn formantajn Eŭropon kaj ties historion. Tial do, oni devus pliampleksigi la liston de 24 oficialaj lingvoj, tamen oni devus unue konsulti la civitanaron pri ĝia kosto, por ke oni decidu pri la afero.

PP. Konservi kion ni sukcesis ek de 2005 kaj antaŭeniri en la utiligo de la kataluna kiel komunkadlingvo inter la civitanoj kaj la Eŭropa Justica Kortumo.

UPyD. Niaopinie tiuj principoj plenumiĝas permesante al la politikistoj kiuj partoprenas ilin, libere elektu la lingvon por sin adresi al la institucioj de la Unio, aŭ por ricevi la dosierojn kiujn ili pretigas en la diversaj oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj.


4. Ĉu vi konsideras, ke la internacia lingvo Esperanto povas esti konsiderinda kiel ilo por garantii efektivan interkomunikadon en egaleca situacio por ĉiuj civitanoj de la EU sendepende de ilia gepatra lingvo?

Compromís. Ni ege ĝojus se ni povus malferme diskuti la aferon.

ERC. La Faka Komisio pri Lingva Politiko de ERC ne traktis tiun temon

ICV. Kvankam povus esti dezirebla kaj konsiderante ke Esperanto estas vivanta lingvo, ni observas certajn malfacilaĵojn en ĝia utiligado kiel komunikadlingvo en la sino de EU. Ĉiukaze, Esperanto estas tute normala lingvo kaj entenas grandan potencialon por favorigi la ekvilibron kaj la kulturan reciprokecon inter la eŭropaj popoloj.

Piratoj. La demando estus ĉu la civitanaro volas utiligi Esperanton kiel pera lingvo. Kvankam la eŭropaj institucioj prenus ĝin en konsidero, tiu devigo el Eŭropo estus sentita kiel trudo kaj kreus rifuzan senton por la elektita opcio. Male se ĝi fontus el civitana iniciato ĝi havus la necesan akcepton.

PP. Kvankam ni ne adoptis pozicion sur tiu temo, ne facilas estigi ŝanĝon en la Traktato por enkonduki komunan lingvon, ankoraŭ pli se temas pri artefarita lingvo.

UPyD. Ni kredas ke la enkonduko de nova lingvo en la tuta EU havus enormajn kostojn kaj ties praktika realigo estus ege diskutebla, nun mem tute ne realigebla. Tamen ni opinias ege interesa profundigi en la diskonigo de la samaj valoroj pri eŭropa civitaneco en la tuta EU, kaj tiel garantii la egalecon de ĉiuj eŭropanoj.


5. Kiujn vojojn vi imagas, por ke Eŭropa Unio agu sur la edukaj politikoj de la ŝtatoj, membroj de EU, por faciligi la interkomunikadon inter eŭropaj civitanoj, kaj samtempe stimuli la lingvan diversecon? Aŭ vi kredas, ke nur la instruado de la angla estas promociinda?

Compromís. Ni favoras ke ĉiuj voĉoj el tiu bunta eŭropa kontinento estu aŭskultataj kaj estu prenataj en konsidero. Ni ne volas unuforman kaj unulingvan Eŭropon. Nepras instigi la edukajn, kulturajn kaj lingvajn interŝanĝojn inter la diversaj popoloj, establigi iniciatojn de kunlaboro kaj kunagado: stipendioj, eldonhelpoj, komunigo de aferoj rilatantaj al diversaj teritorioj samlingvaj sed administrative dividitaj, ktp.

ERC. Ni komprenas, ke multlingvismo estas valoro potencigebla en ĉiuj instruniveloj. Niaopinie EU povas profiti danke al la enkonduko de lingvaj politikoj celantaj diskonigi tiujn valorojn en la eduksistemoj de ĉiu lando. Memkompreneble ke apud la angla, ankaŭ; ju pliaj lingvoj despli bone. Malgraŭ tio, ni komprenas ke la respondeco pri Edukado apartenas ekskluzive al ĉiu administracio, en nia kazo al la Generalitat de Catalunya, kaj ni opinias pozitivan valoron la fakto ke tiaj decidoj estu prenataj ne centrigite, respektante la respondencon de ĉiu administracio kaj la liberecon de la edukprojekto de ĉiu lernejo.

ICV. La kultura, historia kaj lingva diverseco devas esti helpata, la rajtoj de la malplimultoj devas esti defendataj kaj la interkultura dialogo kaj la reciproka interkompreno devas esti plifirmigitaj en la edukcentroj. Oni devas alproksimigi la rimedojn al la decidocentroj proksimaj al la civitanaro kaj kontraŭbatali la lerneja malsukceso. Oni povas celi al komuna pritrakto de certaj studfakoj, potencigi eŭropajn projektojn kiuj pliampleksigu la nombron kaj kvaliton de la lernejanaj interŝanĝoj kaj la profesian pliperfektigon de la instruistaro. La eŭropaj institucioj devas alproprigi la politikojn celantajn la redukton de malegaleco. Bezonas disponigi sufiĉajn monrimedojn al la programoj dediĉitaj al la faciligo de la movebleco kaj libera enskribiĝo en kiu ajn eŭropa centro por ĉiuj la diversspecaj gimaziaj studentoj. Ne nur endas respekti la lingvan diversecon sed oni devas instigi la multlingvismon kaj la memaprezon por la lingvoj de la civitanaro. La angla ne povas esti la nura lingvo promociinda en la lernejoj. Ekzemple, kataluna urbo Camprodon, kie la ekzisto de lingva interŝanĝo kun franclingvanoj estas konstanta kaj kie ŝajnus logike ke la lernejo havus lingvan projekton kiu starigus la francan lingvon antaŭ la angla.

Piratoj. Ni opinias ke la edukpolitikoj devas esti proponitaj kaj elektitaj de la civitanaro, ne de iu elito kiu diras reprezenti la popolan volon sed kiu ordinare respondas al la interesoj de la premgrupoj. Ni, la piratoj havas la diversecon en la koro de nia propono, tiel politike samkiel kulture, kaj daŭre resti malfermaj al la civitanaj interesoj. Kiel internacia movado, ni agnoskas la bezonon facile rilati inter ni, tial do, kvankam ni ne havas oficialan sintenon, ni ĉiam favoros meĥanismojn kiuj favoru la diversecon kaj samtempe realigu tutmondan komunikadon, ne limigitan al la angla lingvo.

PP. Ni vetas por la plibonigo de la instruado de la angla lingvo en nia eduksistemo. Ni urĝe bezonas instruistojn kapablajn instrui anglalingve en la diversaj niveloj de nia instrusistemo. En la kataluna kazo ni defendas antaŭenmarŝi cele al trilingvismo en la lernejo: kataluna, hispana kaj angla.

UPyD. Ni startas el la principo ke la gepatroj devas povi elekti libere la eduklingvon de ties gefiloj. Sed ankaŭ ni opinias ke EU devas promocii inter siaj ŝtatmembroj edukajn politikojn komunajn en unu lingvo kiel ekzemple la angla.


Rilate al la aliaj politikaj partioj kiuj ne respondis la demandaron, ties politikaj programoj entenas la sekvantajn aspektojn pri lingva politiko:

CiU: Ni instigos la lernadon de fremdaj lingvoj por estigi lernantojn pli konkurencajn kaj malfermajn al la mondo, kun pli larĝaj perspektivoj rilate laboreblecoj kaj la persona pliriĉiĝo. Ni antaŭenpuŝos la leĝajn iniciatojn bezonatajn por farigi la katalunan ŝtatlingvo kaj, laŭ tiu statuso ĝi ricevu la plenan agnoskon institucian kaj oficialan flanke de EU, tiel ke kiu ajn persono utiliganta la katalunan lingvon ĝuu la samajn lingvajn rajtojn samrange kiel aliaj EU-civitanoj en ilia rilato kun la institucioj kaj organismoj de EU. Ni impulsos la leĝŝanĝojn bezonatajn por atingi la partoprenon kaj enkondukon de la kataluna lingvo, kiel mezgranda eŭropa lingvo, en la programoj kaj agadoj de EU en la kultura kaj lingva medio. Ni defendos antaŭ la institucioj kaj eŭropaj organismoj la agnoskon de la unueco de la kataluna lingvo, ties historia teritoria areo kaj ties scienca nomigo. Ni laboros en la defendo kaj plifortigo de la valoro de lingva kaj kultura eŭropa diverseco, kaj la loko kiu korespondas al la kataluna lingvo kiel jarmila kultura esprimo de la eŭropa kaj universala havaĵo. Samcele ni pliprofundigos la dialogon kaj kunlaboron kun asocioj kaj organizoj laborantaj eŭropnivele en la defendo de la valoro kaj plureco lingvaj en Eŭropo. Ni laboros por sukcesi ke la kono de la kataluna lingvo estu konsiderata kiel poento por la kandidatoj al laborpostenoj aŭ staĝoj en la eŭropaj institucioj. Ni defendos ŝanĝon en la direktivon kontraŭ diskriminacio tiel ke ĝi ankaŭ inkludu la diskriminacion pro lingvaj kialoj. Ni defendos antaŭ la eŭropaj institucioj kaj organizoj la agnoskon kaj unuecon de la okcitana lingvo, arana en Arano, kiel parto de la kultura kaj lingva eŭropa havaĵo. Ni defendos la modelon de la kataluna enlingviĝo kiel modelo de sukceso, integriĝo kaj socia plifirmiĝo kiu povas esti referenca por la edukpolitikoj en la tuta Eŭropo.

Ciutadans-Partit per la Ciutadania. Ni impulsos la edukpolitikojn kiuj garantiu la rajton ricevi la edukadon en ĉiu teritorio en kiu ajn de ties oficialaj lingvoj. Ni opinias fundamentan la rajton de la gepatroj kaj edukadrespondeculoj elekti la oficialan lingvon en kiu oni devas instrui ties gefilojn en la landoj kie kunekzistas unu aŭ pliaj oficialaj lingvoj aŭ unu aŭ pliaj regionaj lingvoj. Ni kombinos la lingvan diversecon de EU kun la efikeco en la funkciado kaj kostoraciigo, establigante la anglan kiel sola laborlingvo; maksimumo de kvin lingvoj en la politika debato; kaj ĉiuj oficialaj lingvoj de la Membro-ŝtatoj por la komunikado kun la civitanoj, garantiante tiamaniere, la lingvajn rajtojn de ĉiuj eŭropanoj.

EH-Bildu. Eŭskio rajtas komuniki per sia propra lingvo. Nia modelo estas Eŭropo de la nacioj aŭ de la popoloj, bazita en la diverseco, egaleco kaj kunvivado. Ni postulas la agnoskon kaj oficialecon, ke oni garantiu la lingvajn rajtojn. Agnosko kaj oficialigo de ĉiuj lingvoj, egaleco, rango kaj demokratiigo (garantii la uzadon).

PSC. Ni prioritate impulsos la oficialigon de la kataluna lingvo en la diversaj eŭropuniaj institucioj. Ni aparte laboros por akiri la necesan plimulton por senblokigi la uzeblecon de la kataluna en la plenkunsidoj de la Eŭropa Parlamento, kaj por faciligi kaj promocii ankoraŭ pli la interparolo kaj korespondado katalune inter la civitanaro kaj la eŭropaj institucioj. Sammaniere ni daŭre defendos kaj eklaboros por agnoskigi la katalunan lingvon kiel oficialan de EU, kaj tial do, modifigi la Traktaton de la Unio en tiu senco.

Podemos. Efektivigi ilojn, en la edukplanoj kiuj instigu kreivon, kritikan pensmanieron, kreajn procesojn kaj profesian edukadon, kaj kiuj garantiu la defendon de la minoritataj lingvoj en eŭropa nivelo.

Vox. Niaj nuntempaj junuloj devas kapabli labori kie ajn en EU , tiacele oni devas instigi la lingvoinstruadon. La kultura, lingva, historia kaj ekonomia diverseco de la naciaj ŝtatoj malfaciligas kaj prokrastigas la estiĝon de eŭropa identeco.

europees2014_eo.pdf

Attached documents

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj