Du novaj eldonaĵoj en la kataluna pri Esperanto
02/11/2015Laste aperis du artikoloj rilatantaj al esperanto en katalunaj revuoj, ambaǔ senpage alireblaj rete. La unua publikiĝis en la numero 20 de la reta revuo pri literaturo kaj tradukado VISAT, eldonita de la kataluna PEN klubo. Temas pri Traduir a la llengua universal, teksto pri la publikigo en 1925 de la Kataluna Antologio, verkita de Montserrat Franquesa. La duan publikigis ICIP en la numero 24 de sia revuo Per la Pau. Ĝin verkis Xavier Alcalde kaj la titolo estas L’internacionalisme pràctic de l’esperanto durant la Primera Guerra Mundial. Tiu artikolo ankaǔ legeblas en la hispana kaj en la angla