Ekzpozicio pri la Muzeo de Esperanto en Sant Sadurní d’Anoia

04/09/2013

La urba biblioteko de Sant Sadurní d’Anoia gastigas ekspozicion de la Muzeo de Esperanto de Subirats. La ekspozicio estas aranĝata laŭ tri grandaj eroj: unu pri Esperanto, kiu rakontas la internacian lingvon ekde ĝiaj originoj kaj klarigas ĝiajn plej elstarajn trajtojn (gramatikajn kaj simbolajn); alia ero temas pri Esperanto en Katalunio, kaj aparte mencias la 5an Universalan Kongreson okazinta en Barcelono en 1909; tria ero pritraktas la Muzeon de Esperanto de Subirats respondante kial estas esperanto-muzeo tie, ĝi ankaŭ montras la gravecon de la kolekto de S-ro Lluís Hernández Yzal en la esperanta medio.

Danke al la kunlaboro de la biblioteko Ramon Bosch de Noya, la ekspozicio montros kelkajn ekzemplerojn pri diversaj libroj en Esperanto, por ke vizitantoj foliumu verkojn en la internacia lingvo.

Eblas viziti la ekzpozicion ĝis la venonta 3a de oktobro

Biblioteca Municipal Ramon Bosch de Noya;
Carrer Sant Pere, 36;
08770 Sant Sadurní d’Anoia

Exposicio_-MES-a-Sant-Sadurni_-d_An_W.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.