Forte verki / Escriure amb força

Titolo: Forte verki. Premiitaj virinoj en la Internaciaj Floraj Ludoj (1909-1936) / Escriure amb força. Dones premiades als Jocs Florals Internacionals (1909-1936)
Aŭtoroj: Elisabet Abeyà Lafontana; Xavier Margais Basi
Tradukisto: Albert Gorrell i Vila (katalunigo de la poemoj)
Speco: eseo; poezio
Prezo: —
Eldonjaro: 2022
Paĝoj: 87
Kolekto: Montserrat Franquesa i Gòdia, 1
ISBN: 978-84-936728-2-9
Formo: libro gluita
Lingvoj: esperanto; kataluna
Priskribo: Eseo pri poetinoj esperantlingvaj de la unua epoko de la esperanto-movado premiitaj en la Internaciaj Floraj Ludoj (1909-1936), kun antologio de poemoj de Marie Hankel, Emma L. Osmond, Louise Briggs, Maria E. Posenaer, Teresa Rosell Capdevila, Eulàlia Rosell Capdevila, Varma Elisabet Jänverpää i Madeleine Vuille. Dulingva eldono esperanto/kataluna

«Ĉi tiu verko reliefigas la signifon de tiuj unuaj Internaciaj Floraj Ludoj, inter 1909 kaj 1936, por la plivastigo kaj prestiĝigo de Esperanto kaj la multajn virinojn, ofte ignoratajn, kontribuintajn per siaj verkoj kaj partopreno en la sukceso de la movado.»

Elisabet Abeyà Lafontana kaj Xavier Margais Basi

 

Aĉetu ĝin en nia reta butiko