06/02/2012

Els inicis del moviment esperantista a Catalunya /
La komenca esperanto-movado en Katalunio

Esperanto alvenis kun kelka malfruo al la Katalunaj Landoj. Granda parto de la esperanta kolektivo estis formita de eklezianoj, militistoj, instruistoj kaj liberalaj profesiuloj, sed aliaj kernaj elementoj aldoniĝis al la esperantismo ekde la unuaj momentoj: la laborista kaj katalunisma movadoj, la unua pro sia internaciismo kaj la dua pro la respekto al la lingvoj kaj la libereco de la popoloj kiujn la esperantisma idealo kunhavas. En malpli ol jardeko esperanto fariĝis vera socia fenomeno kun multaj societoj organizantaj kursojn, gazetoj aperigantaj rubrikojn, butikoj uzantaj ĝin por sia nomo aŭ reklamado kaj institucioj energie apogantaj ĝin.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj