09/06/2015

En bonaera televido

La pasintan 27an de majo, la sekretario de KEA Xavier Alcalde, partoprenis skajpe en la televida programo Con el Foco en Catalunya, (Fokuse en Katalunio), elsendata ĉiusemajne el la Kataluna Ejo de Bonaero. Temas pri tridekminuta intervjuo kiu, kvankam la plibonigendaj sonkondiĉoj, proponas panoramon pri la originoj de Esperanto kaj de ties situacion en la Kataluna Landaro kaj tutmonde.

Danke al la intereso kiun la intevjuo vekis al la spektantaro, la sekvan semajnon la programo denove pritraktis la temon kaj intervjuis Antonio Ferrer, bibliotekisto de la esperanto-asocio de Bonaero, por profunde pritrakti la ligilojn inter la esperanto-movado kataluna kaj argentina.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj