En testprogramo televida

17/06/2015

La pasintan 20an de majo ni ricevis tre agrablan viziton. Kataluna kompanio produktanta televidprogramojn ĉeestis unu el niaj kursoj de Esperanto kaj la konversacian rondon por surbendigi kaj intervjui kelkajn partoprenintojn pri iliaj spertoj en la esperanta mondo, pri la kialoj lerni la internacian kaj pri niaj vidpunktoj rilate al la lingva situacio de la mondo.

Kelkajn tagojn poste, kelkaj membroj de KEA estis invititaj de la sama kompanio partopreni en surbendigado de la pretiĝanta testprogramo televida.

Estis granda plezuro partopreni tiun aranĝon kaj samtempe interesa sperto por koni kiel funkcias la televida mondo de interne. Estis granda ĝojo vidi la nuntempan pozitivan bildon kiun oni havas pri Esperanto, tute for de la kliŝoj kaj de la malkono kiun ni ofte renkontas.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.