La Kataluna Kongreso de Esperanto okazas ĉiun duan jaron, kaj kunvenigas la esperantistaron de la Kataluna Landaro en kunveno kiu celas plifortigi la ligilojn inter la anoj de la komunumo, diskonigi Esperanton kiel internacian lingvon, kaj proponi amuzan kaj interesplenan programon.
La venonta eldono estos la 41a, kaj okazos de la 9-a ĝis la 12-a de oktobro, 2026 en Reus.