Marta bierumado de KEJ

Ĉu vi jam sopiras renkontiĝi kun aliaj esperantistoj? Ĉu vi neniam renkontis esperantistojn ankoraŭ kaj ŝatus ekkoni parolantojn de la lingvo? Sendepende de via nivelo aŭ aĝo, venu al la unua bierumado de la printempo!🌸🌹

Lundon, la 25an de marto, ekde la 18a, venu al la trinkejo “El Passadís”, en Plaça Osca (kvartalo Sants, Barcelono).

Se vi havas Bierumadan Pasporton, ne forgesu kunporti ĝin! Se vi ne havas kaj ŝatus akiri unu, vi havos ŝancon dum la bierumado. Ĝis tiam!🙌

Kiam?

25a de marto de 2024

Kie?

El Passadís, Barcelona

Kunhavi

Eventagendo