Memore al la 80a datreveno de la liberigo de la naziaj koncentrejoj kaj kadre de la instituciaj agoj pri instalado de la pavimŝtonoj Stolpersteine en regiono Garrotxa, la venontan vendredon 9-an de majo, je la 19h00a horo en Librejo Isop, en placo Mig, 12-B, Olot, kunlabore kun Patronat d’Estudis Històrics d’Olot i Comarca i la Librejo Isop, okazos prezento de la libro verkita de Jaume Grau Casas Home en ruïnes. Relats i poemes des dels camps de la vergonya, tekstoelekto de Marie-Hélène Meléndez, traduko de Carles Biosca kaj prizorgado de Carles Vela.
Partoprenos Carles Vela, editoro; Albert Planas, instruisto pri historio, kaj Etna Campillo, gimnaziano.
Grau Casas, Jaume, Home en ruïnes, Kataluna Esperanto-Asocio, Sabadell, 2023