22/12/2021

Esperantisto prezidos la katalunan akademion

Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto : ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.”

Nicolau Dols estas profesoro pri Kataluna Filologio en Universitato de Balearaj Insuloj kaj dumviva membro de la kataluna akademio ekde 2014. Esperanton li lernis sufiĉe lastatempe, en 2008 – pro scivolemo kaj enuo, kiel li mem diras :

– Mi entajpis “Esperanto” en Guglo ĉar mi devis pretigi kurson pri ĝenerala lingvistiko, kaj tiam okazis enamiĝo ne kun la ideo de esperantismo, sed kun la strukturo de la lingvo.

Vendrede la 17-an de decembro li estis elektita prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo.

Kia estas la akademio, kies prezidanto vi iĝis ? Kian rolon ĝi havas por la kataluna lingvo, kaj kiel tiu rolo diferencas de la rolo de Akademio de Esperanto ?

– La Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans estas la oficiala akademio de la kataluna. Ĝi fondiĝis en 1911 kaj ekde tiam ĝi daŭre laboras por verki, publikigi kaj aktualigi vortaron, gramatikon kaj aliajn verkojn rilatajn al la norma uzado de la lingvo. Kompare kun AdE, la plenrajtaj membroj de FS de IEC estas dumvivaj membroj. Ekzistas 28, plus emeritoj kaj korespondantoj. Estas ankaŭ profesiaj lingvistoj (30 nuntempe) dungitaj por helpi akademianojn. Krom tio, la plej granda diferenco estas leĝa, oficiala statuso.

Nicolau Dols estis elektita prezidanto por kvarjara mandatperiodo, kun la eblo kandidati por pliaj kvar jaroj. Li estas jam la dua esperantisto en tiu posteno.

Kiel tio eblas – ĉu katalunaj lingvemuloj estas aparte esperantemaj ?

– Estas bona tradicio pri tio, kaj pli bona ĝi estis antaŭ la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). La alia esperantisto kiu prezidis FS-on estis Carles Riba, famega kataluna poeto kiu gajnis premion en Esperantaj Floraj Ludoj de Barcelono en 1909, kiam li aĝis nur 15 aŭ 16.

Nicolau Dols mem aliflanke en 2017 gajnis la unuan premion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA per ”Pasio. Poemo en ses stacioj”. En la kataluna li verkas poezion de multaj jaroj, sed lia unua libroforma poemaro aperis nur en 2020.

Kion vi esperas atingi dum via mandatperiodo en la kataluna akademio ?

– Unue pli fortan disvastigadon de nia tasko, kaj, due, la fundamenton de nova oficiala vortaro, nun kiam ni antaŭnelonge jam renovigis la oficialan gramatikon kaj ortografion. Krom tio, mi fiere diras ke ni havas ege bonan retan lingvan ilaron, kun serĉebla korpuso sur tekstoj kun pli ol 90 milionoj da vortoj. Ĝis nun mi estris la projekton pri parola korpuso, kaj ankaŭ ĝin mi deziras forte antaŭenigi.

Esperanto estas ankoraŭ juna lingvo, dum la kataluna havas tre longan literaturan tradicion. Ĉu tamen estas iuj similaĵoj en la evoluo de la du lingvoj, aŭ en iliaj respektivaj roloj en la socio ?

– Jes, vi ĝuste menciis diferencojn, kaj krom tiuj, la plej grava estas ke la kataluna estas teritoria lingvo, kaj ĝi estas kunoficiala en Katalunio, Valencilando kaj la Baleara Insularo (kaj la nura oficiala lingvo de Andoro). Flanke de tio, la persekuto estas certe la plej granda similaĵo inter la situacioj de ambaŭ lingvoj. Kaj ni, katalunparolantoj, devas multe zorgi por ne reveni al nigraj epokoj. Fakte nuntempe la minacoj reaperis dum la kruela kaj miaopinie maljusta subpremo de la liberiga movado de Katalunio.

Ĉu esperantistoj laŭ vi ion povus lerni de la aktivuloj de la kataluna lingvo ?

– Mi pensas ke jes, eĉ se la du lingvoj ne havas la saman situacion, kiel mi diras. Mi memoras nun konversacion kun Michael Boris Mandirola antaŭ kelkaj jaroj. Tiam li diris “Mi neniam vidis junularon tiom lingvokonscian kiel tiu de Katalunio”, kaj mi konfesas ke foje partoprenante junularajn aranĝojn en Majorko pri la kataluna mi multe pensis pri similaj aranĝoj pri Esperanto eksterlande.

– Kampanjoj por normaligi la uzadon de la kataluna ĉi tie ricevis fortan subtenon de regionaj estraroj, pro tio oni havis la eblon provi diversajn strategiojn. Se temas pri lingva esplorado kaj normigo de la lingvo, mi devas diri ke estas bonegaj lingvistoj en Esperantujo… sed eble niaflanke ni havas pli da subteno kaj rimedoj, kaj pro tio eble ni povas helpi. Kompreneble, ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.

Ĉu vi mem ne dezirus membri en la Akademio de Esperanto ?

– Mi neniam pensis pri tio pro du kialoj. Unue, mi lernis Esperanton sufiĉe malfrue en mia vivo kaj eble pro tio mia Esperanto ne estas sufiĉe bona, kaj due, mi havas sufiĉe da laboro pri la kataluna ! Mi iom esploris pri Esperanto, kaj multe fierigas min aparteni al la instruistaro de la Postdiplomaj Studoj pri Interlingvistiko de Universitato de Poznano. Tie mi instruas fonologion, kaj ĝeneralan kaj esperantan, kaj tio, iom da verkado kaj partopreno en esperantaj aranĝoj (kiam ili revenos ?!) jam kontentigas min.

Artikolo publikigita de Libera Folio la 21an de decembro 2021

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj