18/01/2016

Esperanto en la ĝironaj komarkoj

invitacio_revista_girona_294_c.jpg

Esperanto forte enradikĝis en la Kataluna Landaro ek de la komenco, kaj , precipe, en la ĝironaj komarkoj. Ekzemple, katalunaj esperantistoj emas rememori ke la urboj kiaj Sabadell, Terrassa aǔ Barcelono, sed ankaǔ Vic, Sant Feliu de Guíxols aǔ Cassà de la Selva pioniris mondskale en la dediĉo de stratoj al Ludoviko Lazaro Zamenhof, iniciatinto de Esperanto.

La decembra numero de la Revista de Girona (Ĝirona revuo) pritraktas tiun temon, rigore kaj detale. La verkistinoj trasekvas la historion de esperanto en la ĝironaj komarkoj ek de la fino de la deknaǔa jarcento ĝis la nuntempo. Temas pri publikaĵo kiu pro sia graveco, krom esti prezentata en la ĝirona tero, meritas alilokan prezenton. Tial la Diputació de Girona (Ĝirona Provinca Deputaitaro) kaj Kataluna Esperanto Asocio kunorganizis prezenton de tiu numero la venontan 28-an de januaro je la 19h en Espai Vilaweb en Barcelono (str. Ferlandina, 43).

La prezenton faros Dolors Grau, arĥivisto, kaj Maria Dolors Godoy, instruistino de esperanto, kiu kunordigis la dosieron , kaj Xavier Cortadellas, direktoro de la Revista de Girona. La eventon ankaǔ ĉeestos Albert Piñeira, vicprezidanto kaj deputito pri kulturo de la Ĝirona Provinca Deputitaro kaj Josep Franquesa, prezidanto de Kataluna Esperanto Asocio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj