07/01/2016

Esperanto-Festo en Tuluzo

La semajnfino de la 12-a kaj 13-a de septembro grupo de kvar katalunoj partoprenis la esperanto-feston kiun ĉiu jare organizas la okcitanaj esperantistoj. Ĉi foje, la eventoj memore al la figuro de Ludwik Zamenhof okazis dum du tagoj. Dum la unua tago okazis gividita vizito al la enurba Muzeo pri natura historio (la dua pli grava en la franca respubliko, post la pariza), ateliero pri vikipedio, ateliero pri esperanta literaturo kaj prelego pri esperanto kaj pacmovado dum la Unau Mondmilito. En tiuj eventoj la kataluna partopreno ĉefrolis.

La dua tago la riĉa programo inkludis la tradician komunan tagmanĝon, ĝin sekvis prezento de la divesaj asocioj kaj aktivaĵoj organizitaj de la esperantistoj el tiu mondparto, interalie la helpo al afrikaj esperantistoj pere de Esperanto Plus, la apogo al Instituto Zamenhof en Togolando, la eldonado de Le Monde Diplomatique en Esperanto aǔ la intensivaj kursoj de la internacia lingvo kiuj okazas en Tuluzo diversfoje dum la tuta jaro kaj estas malfermaj al la partopreno de studentoj el la tua mondo. Ankaǔ oni prezentis kreivan kvizon bazita sur diversaj aktivaĵoj de la hejmpaĝo edukado.net.

La Esperanto-tagon en Tuluzo partoprenis famkonataj esperantistoj, kiel la iama prezidanto de la Akademio de Esperanto André Albault aǔ la respondeculo de la muzikeldonejo Vinilkosmo, Floréal Martorell, kiu prezentis la novan kampanjon pri abonoj al interreta muzikservo en Esperanto.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj