22/05/2024

Esperanto*cat, eldonejo de Kataluna Esperanto–Asocio, estos denove en la Fira Literal de Barcelono

La eldonejo Esperanto*Cat, rilata al la Kataluna Esperanto–Asocio (KEA), ĉeestos en la Fira Literal inter la 24-an kaj la 26-an de majo, ĉe la antaŭa fabriko Fabra i Coats (Carrer de Sant Adrià 20, Sant Andreu del Palomar, Barcelono).

Ĉi-okaze la stando lokiĝos tuj apud la foira enirejo per la strato Sant Adrià, post preterpasi la Ateneon L’Harmonia. En la budo oni trovos ĉiujn la eldonaĵojn de la Asocio kaj ankaŭ aliajn eksternajn verkojn, kies celo estas la lernado de la Lingvo Internacia. Plie, la ĉefeldonisto de KEA, Carles Vela, prezentos la libron de Jaume Grau Casas Home en ruïnes: relats i poemes des dels camps de la vergonya ĉe la Ateneo L’Harmonia, la 25-an de majo je la 18 h. La eventon kondukos la ĵurnalisto el El Jornal, Aina Serra i Julià.

La Fira Literal de Barcelono sin difinas kiel “renkontiĝo de homoj pasiaj pri radikalaj ideoj, la kritika penso kaj la komuna vizio de pli bona mondo”. Ĉi-jare la foiro celebras sian dekan okazaĵon kaj estas la dua okazo, ke ĝi enhavas standon de KEA meze de la eldona oferto alirebla al la vizitantoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj