29/10/2014

Estas grave instrui al infanoj ke lingva diverseco estas riĉeco

Siru Laine estas finna lingvisto kaj tradukisto loĝanta en Barcelono de antaŭ kelkaj monatoj. Krom Esperanton ŝi parolas plurajn lingvojn, kantas en koruso kaj defendas lingvan diversecon. Ŝi difinas sin alkoriĉita al historia lingvistiko.

siru.jpg

Kio portis vin en Barcelono?

Mi estis memstara tradukistino en Finnlando, kaj serĉis pli certan kaj konstantan laboron eksterlande. Mi trovis interesan anoncon, sendis mian vivprotokolon kaj tuj la tagon poste oni telefonis min – nun, ekde februaro, mi laboras en tutmonda tradukoficejo kaj amas miajn labortaskojn. Fakte, mi unue akceptis la laboroferton kaj nur post tio pensis pri la varma vetero ĉi tie…

Vi fakte loĝis jam en pluraj landoj…

Jes, mi loĝis dum 6 jaroj en Islando, mi studis tie miajn du universitatajn diplomojn. Krom tio, mi laboris en Usono dum 4 someroj, kaj erasmumis en Italio.

De kie venas via pasio por lingvoj?

Mia patrino studis finn-ugrajn lingvojn (hungaran, estonan, komian, mordvan ktp.) kaj kelkajn aliajn en la universitato kiam mi estis knabineto, kaj kelkfoje ŝi portis min en lecionojn kun ŝi. Mi ŝatis la estonajn lecionojn, ĉar mi iom komprenis ĝin. Do, mi kredas ke mi subkonscie volis esti kiel ŝi. Poste mi rimarkis ke la lingvoj interesis min; kelkaj sportumis, kelkaj pentris, mi lingvumis.

Kiujn lingvojn vi scipovas?

Mia genaska lingvo estas finna, kaj mi parolas anglan, italan, esperanton kaj islandan flue. Mi parolas ankaŭ svedan, germanan kaj hispanan – mi studis ankaŭ francan kaj rusan, kaj mi bone komprenas ilin ankaŭ se mi multon forgesis ĉar mi neniam vere uzis ilin post liceo. Mi lernis latinan dum 6 jarojn kaj la antikvan grekan, sed mi ne vere kapablas paroli ilin… Kaj mi studis ankaŭ sardan kaj rumanan. Krom tiuj, mi komprenas multajn lingvojn bone, kaj ofte laboras kun tekstoj en dana kaj norvega, ekzemple.

Vi lernas novajn nun, ĉu?

Jes, la katalunan! Mi konfesas ke mi ne multe interesiĝis pri ĝi sed mi intencis partopreni kurson por kompreni kiel ĝi funkcias kaj kiaj estas la lingvistikaj diferencoj inter ĝi kaj aliaj latindevenaj lingvoj… sed nun mi ĝoje lernas ĝin, kaj mi sentas ke nun mi iom post iom eniras la katalunan vivon kaj kulturon. Mi lernas ankaŭ eŭskan, sed momente nur hejme
– venontjare mi sekvos kurson.

Kial vi interesiĝis pri esperanto?

En 2006 mi vidis anoncon en biblioteko pri esperanta kurso, kaj mi estis scivolema – mi nenion sciis pri la lingvo, kaj mi unue volis nur informigxi kiel ĝi funkcias. Post kelkaj semajnoj mi aŭdis, ke mi havas eblecon por
partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio, kaj la ministrejo de kulturo pagus mian vojaĝon. Oni elektis min; dum la semajno en Italio mi multege lernis kaj komprenis, ke esperanto ĉiam estos parto de mia vivo.

Ĉu esperanto portis iun bonaĵon al via vivo?

Jes, esperanto portis multajn bonaĵojn al mia vivo; multajn geamikojn, novajn spertojn, eĉ amon. Mi estis en la Loka Kongresa Komitato de la pasintjara Universala Kongreso en Islando, kaj tio estis nekredebla sperto. Unu de la plej belaj semajnoj de mia tuta vivo.

Ĉu vi konstatis lingvan konflikton en Katalunio? Kiel vi perceptas tion? Ĉu komparebla al situacioj de Sardio aŭ de aliaj mondopartoj kun minoritata
lingvo?

Mi fakte spertis la lingvan konflikton kiel parto de la parolado pri sendependeco – mi ne volis aktive partopreni en la diskutoj, ĉar mi ŝatus aŭdi kelkajn neutralajn opiniojn pri la tuta afero. En Sardio la situacio estas iom malsama, ĉar ĉi tie homoj estas dulingvaj, sed en Sardio multaj junuloj ne kapablas paroli la sardan, almenaŭ en la grandaj urboj. Mi kredas ke ĉiuj devas havi rajton por lerni kaj uzi sian propran lingvon, unu au plurajn, sed kiel lingvistino mi iom timas pensi pri la politika flanko de tiuj aferoj.

Kiel oni devus respekti lingvan diversecon laŭ vi?

Kiel mi diris antaŭe, ĉiuj devus havi la rajton por lerni kaj uzi sian propran lingvon; en Rusio estas multaj finn-ugraj lingvoj kiuj baldaŭ mortos, ĉar oni ne plu instruas ilin al infanoj. Kaj kio okazos se ĉiuj nur lernos kaj uzos la plej grandajn lingvojn? Kio okazos al la kulturoj kaj tradicioj? La registaroj devus kompreni kiel grava temo ĝi estas, kaj doni eblecojn al la instruado de la lingvoj. Mi kredas ke la gravuloj, kiuj decidas pri ĉi tiaj aferoj, ne povas vidi ilin de la vidpunkto de la minoritatoj. Oni diras ke la infanoj estas nia futuro, kaj tial estus grave instrui al ili ke lingva diverseco estas riĉeco, ne alvenonta konflikto.

Kio pri via vivo en Barcelono?

Mia vivo en Barcelona estas plena je lingvoj! En la laborejo mi uzas multajn lingvojn ĉiutage, kaj mi kantas en kataluna koruso, kie ni kantas
en plurlingve. Nun la kataluna kurso okupigas min multe, sed mi partoprenas ankaŭ la ĉiumardan esperantan diskutrondon, kiam la tempo ĝin permesas. Mi loĝas en Guinardó en mia eta, ĉarma apartamento, kaj mi ĝuas mian propran pacon… Mi ankoraŭ ne scias ĉu Barcelono estas la urbo de mia vivo, sed mi fartas nun bone kaj scivoleme atendas, kion portos kun ĝi la morgaŭo.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj