10/06/2024

Forpasis M. Josep Udina, Prezidanto de la LKK de la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto

Forpasis M. Josep Udinai Abelló. Kuraĝa virino dediĉita al sia urbo, al edukado, al muziko, al familio kaj amikoj; obstina defendanto de la sociaj rajtoj de la civitanoj de Castelldefels.

Loĝanto de Can Vinader kaj magistratano pri Kulturo ĉe la Urba Konsilio de Castelldefels (1983-1987), kune kun Marta Mata ŝi dediĉis sian vivon al plibonigado de edukado kaj edukscienco, kaj iĝis decida figuro en la defendo de Castelldefels kiel edukanta urbo.

Kataluna Esperanto-Asocio konsideris ke ŝi estis la prezidanto kiun ni bezonis por la loka komitato (LKK) de la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto, okazinta en Castelldefels en la jaro 2022. Ŝi estis unu el la plej obstinaj homoj pri la reakiro de la nomo de Ramon Fernández Jurado por la loka Biblioteko. Ŝi komence rifuzis nian peton, sed fine ni konvinkis ŝin kaj ni povis ĝui ŝian kapablon kunigi la sociajn retojn de la urbo, ŝian laborkapablon kaj ŝian karakterizan bonkorecon. Por ni estis granda ĝojo, ke ŝi prezidis tiun Kongreson. Kaj ŝi ankaŭ estis kontenta, malgraŭ tio, ke la unuaj simptomoj de la malsano jam aperis.

Kara M. Josep: ni memoros vin porĉiame, ĉar katalune re-cor-dar signifas revivigi tra la koro la sentojn, la emociojn kaj la bonajn momentojn, kiujn ni kunhavis.

Restu pace.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj