18/01/2012

Furoro en la amasmedioj

La pasintan decembron Kataluna Esperanto-Asocio informis la amasmediojn pri la fakto, ke la 15an de decembro ni festas la Esperanto-tagon.

La 14an de decembro, El Periódico de Catalunya, unu el la ĉefaj ĵurnaloj de la lando, publikigis plenpaĝe en la malantaŭa kovrilo intervjuon al Alfons Tur. La intervjuo elstarigis la denaskecon de Alfons kaj ankaŭ la valorojn de esperantismo.

Sekve, dum la zamenhofa tago, Vilaweb, la ĉefa retĵurnalo, publikigis en sia suplemento por lernejoj altkvalitan raporton pri Esperanto, pri la kataluna esperanto-movado kaj pri planlingvoj.

Ni ankaŭ vekis la intereson de la ĉefa televido de Katalunio kies ĵurnalistoj veturis al Sabadell por kapti la ateston de Éric Collignon. La pasintan 15an de januaro, la programo “Tot un món” temis pri la belga esperantisto. “Tot un món” estas televida programo kiu raportas pri kelkaj el la ĉ. 300 lingvoj parolataj en Katalunio.

Ekde la lastaj artikoloj aperintaj en la semajna gazeto Directa kaj en ĵurnalo Ara, la informa kvalito pri nia afero ege pliboniĝis, ĝi finfine pretervidas kliŝojn kaj antaŭĵuĝojn. Ni estu kontentaj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj