19/01/2013

Hispanio kaj Katalunio: Ŝlosiloj de la konstitucia krizo

La 25an de Septembro en Barcelono, la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecendentan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj klopodoj transformi la hispanan ŝtaton por ke Katalunio pli bone sin adaptu al ĝi jam kondukis la katalunan nacion en senelirejon, el kiu ĝin eltiros nur “la rajto je decido” kaj memdispono: “Disponon je propra ŝtato hodiaŭ rigardas kiel nemalhaveblan necesaĵon kreskanta parto de la katalunaj civitanoj.” Per la rezolucio, la Parlamento admonis la Ĝeneralitaton okazigi “popolkonsulton” (t.e. referendumon) dum la venonta leĝofara periodo por ke la kataluna popolo mem libere kaj demokrate decidu sian estontecon.

La rezolucion iniciatis la partio ERC (sociale maldekstrema kaj delongege suverenisma), sed la eksterordinara novaĵo estas ke ĝin subskribis ankaŭ CIU, la konservativa partio de Mas, kiu regis Katalunion de 1980 ĝis 2003 kaj denove ekde 2010, ĉiam per kristan-demokrata kaj modere aŭtonomisma programo, neniam ĝis nun montrante inklinon al secesiaj aventuroj. Krom CIU kaj ERC, voĉdonis por la rezolucio la partioj SI (radikale suverenisma) kaj ICV (ekskomunisma-verda-feminisma). Dume, PSC (socialisma, aŭtonomisma, en federaciaj rilatoj kun la hispanaj socialistoj) sin detenis, kaj voĉdonis malfavore la partioj PPC (dekstrema, branĉo de la Popola Partio reganta Hispanion per absoluta plimulto de 2011) kaj C’s (hispanisma kaj dependisma). Entute, 84 favoraj voĉoj, 21 malfavoraj, kaj 25 sindetenoj. Neniam antaŭe la suverenismo sin montris plimulto en la Parlamento. Dum la tuta balotkampanjo, Mas petis voĉdonojn por atingi eksterordinaran plimulton kiu klare montru la apogon de la amasoj al suverenismo kaj faciligu al CIU la plenumon de la rezolucio.

Kaŭzoj

Kio spronis ĉi tiun epokfaran revolucion? La rekta kaŭzo estis giganta manifestacio kiu okupis la stratojn de Barcelono la 11an de septembro. Tiu estas la nacia tago de Katalunio, kiam katalunoj solenas sian malvenkon en 1714 kontraŭ la armeo de la hispana regno kaj sian 300-jaran rezistadon al la klopodoj neniigi ilian identecon. La ĉi-jaran manifestacion partoprenis unu miliono kaj duono da homoj laŭ estimoj de la urba polico, farante ĝin eble la plej granda en la historio de nur 7-miliona Princlando. Ĝin organizis neregistara organizo sub la devizo “Katalunio, nova ŝtato de Eŭropo”. Krome, ĉiu partoprenanto sendis klaran mesaĝon: ĉie la aŭdata kanto estis “indepèndencia” (sendependiĝo) kaj ĉie vidiĝis ne la tradicia, oficiala kataluna flago (kvar ruĝaj strioj sur flavo) sed ties suverenisma versio, la estelada (kun blanka stelo sur blua triangulo, inspirite de la kuba kaj porto-rika naciaj flagoj), apud ne malmultaj eŭrop-uniaj flagoj.

Ekonomia senelirejo

Nur du tagojn poste, Mas iris Madridon por diskuti kun la hispana prezidanto Rajoy la projekton de’fiska interkonsento’ aprobitan de la Parlamento antaŭ la somero. Tiu ĉi propono estis delonga revo de la katalunoj, kiuj volus mem kolekti impostojn en sia teritorio kaj sendi Madridon nur pagon de servoj ne transdonitaj al la aŭtonoma registaro. Tian memstaran fiskon eŭskoj ĝuas de la jaro 1878, dum la impostojn kolektatajn en aliaj aŭtonomaj komunumoj la hispana registaro redistribuas laŭ la aprobitaj ŝtat-buĝetoj kaj la balot-interesoj de la partio reganta en Madrido. Rekte rilataj demandoj koncernis la fiskan malekvilibron inter komunumoj kaj la nivelon de investado de la ŝtato pri katalunaj infrastrukturoj. La unuan de Decembro de 2007, pro longa ĉeno da urbaj senlumiĝoj kaj fervojaj misfunkcioj daŭranta ekde la somero, 200.000 homoj (duonmiliono laŭ la organizintoj) manifestaciis en Barcelono petante transdonon de fervoja administrado al la Ĝeneralitato kaj publikigon de datumoj pri la fiska bilanco inter komunumoj. Tion lastan plenumis la hispana registaro, per unua fojo, la 15an de Julio de 2008. Tiam evidentiĝis ke la katalunaj komunumoj (Balearoj, Princlando kaj Valencilando) havas la plej grandan fiskan deficiton (14,2%, 8,7%, kaj 6,3% el iliaj malnetaj enlandaj produktoj, respektive), dum aliaj havas profiton (Ekstremaduro, 18%; Asturio, 14,2%; Galegio, 8,2%). Laŭ datumoj de la Ĝeneralitato mem, la deficito de la Princlando atingas 10%.

Sub la frapoj de la krizo, la postulo pri fiska memregado fariĝis urĝa bezono. En Decembro de 2011, la Ĝeneralitato jam tiel malhavis kontantaĵon ke komencis prokrasti pagojn al funkciuloj kaj provizantoj. La 28an de Aŭgusto de 2012, ne povante ricevi krediton de la internaciaj kapital-merkatoj, ĝi devis peti ĝin de la hispana registaro por pagi siajn ŝuldojn, akceptante la riskon ke, se ne plenumos la celatan malpliigon de sia deficito per buĝeto-tondoj (kion ĝi certe ne povos), ĝi poste devos fordoni la tutan kontrolon de sia buĝeto al Madrido, kaj sekve ankaŭ de sia interna politiko. Por katalunoj, pruntepreni de la hispana registaro kontraŭ 6%-a interezo la monon de siaj propraj impostoj estis finofara humiligo, kiun hispanaj komunikiloj pliakrigis per tradiciaj kontraŭkatalunaj ĉikanoj pri malsolidareco kaj monavido. Estas do kompreneble ke la unua publika agado de Mas post la manifestacio estis porti la jam pretitan projekton de fiska interkonsento al Madrido. Tamen Hispanio ne povas permesi al la kataluna Princlando, kiu havas 17% de la hispana loĝantaro kaj produktas kvinonon de la malneta enlanda produkto, la saman liberecon donatan al la du eŭskaj komunumoj, kiuj kune havas nur 2,8 milionojn da loĝantoj; madridaj komunikiloj proksimaj al la PP (Popola Partio) eĉ asertis ke ia ŝanĝo de la fisko bankrotus Hispanion. Tial la kataluna projekto estis sufiĉe modera: anstataŭ rektan kopion de la eŭska modelo, ĝi proponis nur limigon de la fiska deficito al 4%. En 2010, CIU sukcesis en sia balotkampanjo per la promeso reformi la fiskan rilaton kun Hispanio; kiam la 20an de Septembro de 2012 Rajoy absolute rifuzis lian projekton, Mas plenumis sian alian promeson fruigi balotojn okaze de malsukceso. Krome, la rifuzo estigis antaŭe neimageblan paradokson: sendependiĝo nun ŝajnas malpli utopia ol fiska interkonsento, ĉar ĝi ne dependos de la neatingebla hispana bonvolo.

Politika senelirejo

La ekonomia krizo helpas klarigi kial suverenismo populariĝas ĉe princlandanoj antaŭe kontraŭantaj ĝin,inkluzive konservativulojn kaj hispanlingvanojn, sed ne komprenigas ĉion. Jam ok aliaj komunumoj devis pruntepreni de la registaro, inkluzive de Balearoj kaj Valencilando, kiuj estas same katalunlingvaj kaj deficitaj, sed regataj de la PP. Tial, oni devas rigardi pli gravaj la politikajn faktorojn, el kiuj ĉefe rolas la plurjara batalo pro la princlanda Statuto de Aŭtonomeco (ties baza leĝo). En 2005 la princlanda Parlamento, aprobinte proponon de nova Statuto por anstataŭigi tiun de la jaro 1979 kaj atingi pli grandan memregadon, sendis ĝin por revizio al la Kortesoj (la duĉambra hispana parlamento); la reviziitan version aprobis princlandanoj per referendumo en Junio de 2006, malgraŭ tio, ke la Kortesoj estis ŝanĝintaj aŭ fortondintaj pli ol duonon de la artikoloj de la origina teksto, kio kaŭzis 125.000-homan manifestacion en Barcelono en Februaro de 2006. Eĉ post tia fortondado, la PP tamen en Julio de tiu jaro pledis en la Konstitucia Kortumo kontraŭ 187 el 242 statutaj artikoloj, rekte kaŭzante la nunan politikan batalon.

Nepras rimarki do ke la vundiĝo de katalun-hispanaj rilatoj ne nur antaŭis la ekonomian krizon de 2008, sed ankaŭ ke ekonomiaj postuloj rezultis de politikaj kvereloj, ne inverse. Tial, ekzemple, oni ne manifestaciis en 2007 nur por ke dum sep jaroj Hispanio investu en katalunaj infrastrukturoj laŭ la kataluna kontribuo al la enlanda malneta produkto, sed pro tio, ke la pledo de la PP atakis la artikolon de la Statuto postulantan ĝuste tion. Tial la devizo de la manifestacio estis “Ni estas nacio. Ni decidas pri niaj infrastrukturoj”. Ankaŭ la fiskajn postulojn oni legu laŭ la pledo, kiu tekstis ke “esenco de solidareco estas … la nepra relativa malriĉiĝo de la donanto kaj la relativa riĉiĝo de la ricevanto”.

Por kompreni la politikan militon ĉirkaŭ la Statuto, indas memori ke la hispana Konstitucio ne agnoskas la parlamentan suverenecon praktikatan en Britio, Nederlando, aŭ Finlando, inter aliaj; hispanoj rajtas pledi kontraŭ ĉia leĝo jam aprobita de leĝofaraj institucioj kaj ekvalidiĝinta. Kvankam la juĝista povo aposteriore revizii leĝojn havas teorian bonon, nome, ke ĝi faciligas protekton de malplimultoj kontraŭ la tiraneco de plimultoj, la hispana Konstitucio ne admonas ke la dekdu juĝistoj de la Konstitucia Kortumo estu nomumataj konsiderinte la nacian aŭ lingvan diversecon de la ŝtato, kiel aliflanke faras la konstitucioj de Belgio kaj Svislando. Ankoraŭ pli, ili ne estas nomumataj dumvive kiel en tipaj federaciaj ŝtatoj (Usono, Kanado, Barato), sed nur por naŭ jaroj, kaj ok el ili estas nomumataj de la Kortesoj, kio elmetas ilian renovigon al politikaj premoj.

Tial, delonge ekzistis neoficiala aranĝo inter la du pli fortaj hispanaj partioj (PP kaj la socialisma PSOE) ke ĉiu nomumas duonon de la tribunalo. Tiel estis ĝis Februaro de 2007, kiam la PP sukcese manovris por ke la tribunalo mem, per unua fojo en sia historio, sindetenigu unu el siaj membroj, ĝuste ĉar li estis konsilinta la Ĝeneralitaton pri la Statuto. Tiu fatala decido frakasis delikatan ekvilibron kaj turnis la Kortumon en batalkampon.

Alia ŝlosilo de la konstitucia krizo estas ke la hispana Senato ne provizas veran reprezentan ĉambron por la teritorioj. Kvankam la konstitucia proceduro por starigi aŭtonomajn komunumojn origine celis kontentigi la delongan deziron je memregado de katalunoj kaj eŭskoj, unu post la alia ĉiuj hispanaj regionoj uzis tiun eblecon, kaj postulis samajn rajtojn sendepende de siaj faktaj bezonoj; tiun ĝeneraligon oni finomis “kafon por ĉiuj”. Fine, ekestis 17 aŭtonomaj regionoj, el kiuj 11 estas hispanlingvaj. Tial, en la Senato, katalunoj kaj eŭskoj estas tiel malatentebla malplimulto kiel en la Kongreso.

La venena efiko de tiu “kafo” plej serioze evidentiĝis post kiam la reganta PSOE enkondukis novan leĝon por ke la parlamentoj de la komunumoj proponu kandidatajn juĝistojn al la Senato, kiu nomumas trionon de la Konstitucia Kortumo, tiel ebligonte pli favoran pritrakton de pledoj kontraŭ aŭtonomaj leĝoj. La reformo estis kompleta fiasko: en Septembro de 2008, ok el la komunumoj regataj de la PP simple subskribis la decidon de sia centra stabo, kiu kandidatigis du juĝistojn por la PSOE ideologie neakcepteblajn. Antaŭ tiu “perversigo de la spirito de la leĝo”, la PSOE blokis ilian enoficigon, paralizante la renovigon de la Kortumo kaj pli senkreditigante ĝin: la ofico de kvar el la juĝistoj verdiktontaj pri la Statuto post kvar jaroj da atendado kadukis en 2007.

Plia kaŭzo de senkreditiĝo estas eluzo de la Kortumo. La klopodemo atingi vastajn politikajn interkonsentojn, kiu ebligis transiron al demokratio antaŭ 30 jaroj, jam delonge malaperis, tiel ke kaj PP kaj PSOE konsideras sia rajto pledadon kontraŭ la laŭkonstitucieco de ĉiu leĝo malplaĉa al ili, eĉ se referendumita. En la Kortesoj nur ili vere ĝuas tiun privilegion, kiu postulas almenaŭ 50 deputitojn. La kreskanta lavango da pledoj troŝarĝas kaj malrapidigas la Konstitucian Kortumon, kio estigas senton de absoluta jura malcerteco. Taŭga ekzemplo estas la leĝo pri samseksa geedziĝo, kiun la 6an de ĉi-jara Novembro la Kortumo verdiktis laŭkonstitucia post sep jaroj da atendado kaj pli ol 22.000 geedziĝoj.

En la kazo de la princlanda Statuto, la Kortumo verdiktis la 28an de Junio de 2010, nuligante 14 artikolojn kaj “interpretante” aliajn 17. La katalunoj ankoraŭ memoris la ofendan resumon faritan de la socialisto Alfonso Guerra pri la revizio de la Statuto en la Kortesoj (“Ni forfikis la Statuton”), sed la verdikto plu certigis ke la PSOE, mem sinkinta en senkreditiĝa krizo, ne plu povos efike defendi ilin en Madrido. Fakte, unu el la “progresemaj” juĝistoj nomumitaj de la PSOE transiris al la kontraŭ-Statuta tendaro: videblas ke kontraŭkatalunaj sentoj ekzistas en ambaŭ partioj.

En malkonsenta opinio, la sola kataluna juĝisto de la Kortumo memorigis ke multaj vortumoj forstrekitaj el la Statuto troviĝas en la statutoj de kvin aliaj komunumoj aprobitaj post la princlanda, inkluzive la memdefinon kiel “nacio”. Tiu novstila “kafo por ĉiuj krom la pioniro” ne estis novaĵo: en Decembro de 2006, universitata raporto jam rimarkigis ke minimume 79 el la artikoloj de la Statuto kontraŭataj de la PP aperis laŭlitere kopiitaj en la nova Statuto de Andaluzio kiun la Kortesoj estis ĵus aprobintaj per la voĉdonoj de la PP. Eĉ tute simila artikolo pri infrastruktura investado ne alarmis la PP-on.

Rekta kontraŭ malrekta demokratio

La civitana reago al la verdikto estis fulma. La 10an de Julio neregistara organizo kondukis senprecedentan manifestacion tra la stratoj de Barcelono sub la firma devizo “Ni estas nacio. Ni decidas” malgraŭ la hezitoj de la partoprenantaj politikistoj mem. La urba polico kalkulis 1.100.000 partoprenantojn kaj la organizintoj 1.500.000, sed madridaj komunikiloj publikigis la kalkulon je 56.000 faritan de ne tre fidinda privata entrepreno. Du jarojn poste ili uzis alian strategion kontraŭ la dua manifestacio: la silento.

La verdikto fariĝis turnopunkto montranta kie vere sidas la povo fari leĝojn en Hispanio. Nuntempe, la hispana regno havas dufoje nerektan, delegitan demokration, en kiu civitanoj deputas parlamentanojn kiuj siavice deputas dekdu juĝistojn havantajn la lastan voĉon pri leĝoj. Tiu konstitucia krizo jam evidentas ne nur al katalunoj. Kvar el la konservativaj juĝistoj voĉdonintaj kontraŭ la Statuto publikigis malkonsentajn opiniojn por kritiki la aplikitan taktikon pri leĝ-interpretado. Temas pri netradicia juĝoprincipo, per kiu, anstataŭ simple deklari vortumon laŭkonstitucia aŭ ne, la Kortumo diktas ĝian permeseblan interpreton. Tiun memrajtigon la Kortumo unue enkondukis en Decembro de 2007 por prijuĝi la novan Statuton de Valencilando. Laŭ la kontraŭantaj kortumanoj, interpretaj verdiktoj “rekonstruas la leĝon kaj igas ĝin diri ion tute alian”; tial, ne nur estigas juran malsekurecon, sed ankaŭ aljuĝas nekonstitucian leĝofaran povon al la Kortumo.

Aliflanke, la ŝajna ĉiopoveco de la juĝistoj ne maskas ilian obeon de la partio reganta en Madrido, kiu per tiu ĉi konstitucia puĉo fariĝis imuna al ĉia kontrolo. Kiu ajn iluzio pri politika sendependeco de la juĝistaro jam formalaperis: nun ĝi estas la armita brako de la ekzekutiva povo per kiu la PP rapide plenumas sian celon recentralizi Hispanion. Sub la preteksto de la urĝa ekonomia krizo, nur de Aprilo ĝis Julio de 2012 la Kortesoj aprobis sep leĝojn kaj dekretojn kiuj invadas povojn ĝis nun delegitajn al la Princlando. La Ĝeneralitato pledis nur kontraŭ unu, sciante ke venko en la Konstitucia Kortumo nun estas malprobabla; plie, neniu pledo haltigos ilian tujan ekvalidiĝon.

Tamen, ĉiuj ĉi atakoj palas kontraŭ la skandala leĝoprojekto pri edukado publikigita tuj post la princlandaj balotoj, kiu klare certigas ke la motivoj ne estas nur ekonomiaj, sed ankaŭ la konfesita plano de la edukministro Wert por “hispanigi katalunajn lernantojn”. Wert sin pravigis per la signifoplena preteksto ke li nur aplikas la verdikton. Laste, indas memori ke la Kortumo ankoraŭ nun devas verdikti pri tri pliaj pledoj kontraŭ la Statuto, el kiuj unu koncernas 116 artikolojn.

Lingvo: la lasta humiligo

La long-atinga leĝofara efiko de la verdikto jam sin montris sur la plej tikla punkto de la Statuto: la lingvo. La lingvopolitiko de Princlando tre apartigas ĝin de ĉiuj aliaj aŭtonomaj komunumoj kaj estas ofte miskomprenata. Plie, pro la simboleco de lingvo, jam en Marto de 2009 Jordi Pujol, prezidinto de la Ĝeneralitato de 1980 ĝis 2003, deklaris ke atako de la Konstitucia Kortumo kontraŭ la uzado de la kataluna lingvo en lernejoj estus “casus belli” (Latine,’kaŭzo de milito’). La pliakriĝo de lingvopolitikaj kvereloj en Hispanio estas tiel vasta kaj eksploda temo ke ĝi meritus propran artikolon.

Sufiĉas nun diri ke la 12an de Junio de 2012 la Plejsupera Kortumo verdiktis, aplikante unu el la statutaj artikoloj “interpretitaj” de la Konstitucia Kortumo, ke la Ĝeneralitato reenkonduku intruadon en la hispana lingvo en ĉiuj infanvartejoj kaj elementaj lernejoj, 30 jarojn post la enkonduko de la kataluna. Tion la Ĝeneralitato rifuzis, kaj la 12an de Septembro, unu tagon post la giganta manifestacio, ĉiuj elementaj lernejoj komencis la lernojaron ekster la “konstitucia” leĝo, malgraŭ la minacoj juĝe enketi Mas’on kaj la estrinon de la edukdepartamento. Ili sin ŝirmis sub la princlanda leĝo pri edukado, pri kies laŭleĝeco tamen la Konstitucia Kortumo verdiktos pro antaŭa pledo de la PP. Ĉi tiun gravan epizodon forgesigis la ekonomiaj argumentoj de la posta balotkampanjo, sed ĝi estas kerna por kompreni la manifestacion kaj la reagon de Mas. Kiel pri ekonomio, ankaŭ sur la eduka kaj lingva kampoj, sendependiĝo paradokse fariĝis la konservativa alternativo por la registaro kaj la civitanaro, kontraŭ revoluciaj klopodoj renversi la katalunan aŭtonomecon.

Konstitucia senelirejo

Ĉiu racia leganto jam konkludus ke la hispana Konstitucio petegas reformon por eliri el tiu spiralo da leĝoj kaj kontraŭleĝoj. Fakte, en la ĵusaj balotoj la katalunaj socialistoj kampanjis kontraŭ suvereneco kaj por federacia reformo de la Konstitucio. Tamen, aliaj partioj ridindigis tiun proponon utopia. Unue, pro la nuna ekonomia situacio, Hispanio malfacile povus kontentigi la ekonomiajn petojn de la katalunoj, kiuj estas nerezigneblaj.

Due, la PSOE ne apogas la “malsimetrian federacion” proponatan de PSC por solvi la katalunan problemon. La prezidanto de Andaluzio jam apelaciis al “egaleco”, aŭgurante ripetiĝon de la enviema’kafo por ĉiuj’; nenio nova permesas esperi ke ĉi-foje la asertoj de Katalunio pri sia unikeco konvinkos la hispanlingvajn regionojn.

Trie, malgraŭ envioj inter politikistoj, la popola opinio ekster Katalunio kaj Eŭskio pli kaj pli emas kulpigi la aŭtonomajn registarojn pro politika korupto kaj la ekonomia krizo. Esploro publikigita en Majo de 2012 montris ke 47,6% el la hispanoj favorus recentralizon, kontraŭ nur 27,5% kiuj bonvenigus plievoluigon de aŭtonomecoj. Ankaŭ ekzistas politikaj partioj (C’s kaj UPD) kiuj favoras reformon ne por plievoluigi sed limigi aŭ tute forigi ilin.

Kvare, aprobo de ordinara reformo de la Konstitucio postulas tri kvinonojn da kortesanoj en ambaŭ ĉambroj; sen konsento de la PP do nenia reformo eblas. Ĝis nun la Kortesoj reformis nur du artikolojn, en 1992 kaj 2011, ambaŭfoje devigite de eŭrop-uniaj partneroj. Tamen, kial la PP konsentus al pli profunda reformo se la nuna Konstitucio kaj ties Konstitucia Kortumo jam perfekte permesas kateni la aŭtonomajn komunumojn laŭvole?

Kvine, eksterordinara reformo (tiu bezona por fari la ŝtaton federacia aŭ ŝanĝi la lingvan reĝimon) aŭ redakto de tute nova Konstitucio necesigas eĉ pli vastan aprobon de du trionoj, krom forsendo de la Kortesoj, fruaj balotoj, kunvoko de novaj Kortesoj, interkonsento pri nova teksto kaj aprobo per tut-hispania referendumo. Tiu ĉi proceduro faras la hispanan Konstitucion eble la plej rigida en Eŭropo. Kvankam ankaŭ la konstituciojn de ekzemple Danlando kaj Nederlando povas reformi nur du sinsekvaj parlamentoj, tie nur simpla plimulto estas postulata.

Laste sed ĉefe, kia ajn reformo ne petita de eksterlando jam sin montris nerealigebla. En 2004, la PSOE venkis en balotoj por la Kortesoj promesinte reformon por sole kaj simple seks-egaligi la heredoregulojn de la monarĥeco, kiel poste faris Danlando de 2006 al 2009. Kvankam komence la PP garantiis sian apogon, tamen en 2008, antaŭ la baldaŭaj balotoj kaj post la pledo kontraŭ la kataluna Statuto, evidentiĝis ke la plej fajna tuŝo de la Konstitucio malfermus la skatolon de Pandoro kaj la pordon al diskuto de kompleta reformo, vekante konflikton inter neakordigeblaj mondrigardoj: monarĥismo kontraŭ respublikismo, centralizismo kontraŭ federaciismo, socialismo kontraŭ kapitalismo.

Rezultoj

De la komenco mem, Mas deklaris ke fruigo de balotoj estis necesa por ke “la voĉoj de la stratoj fariĝu la voĉoj de la urnoj, por sciigi ĉu, kiuj ne manifestaciis, tiuj kontraŭis kion oni diris tie.” Laŭ li la balotoj estis “plebiscitaj” en la senco ke ili devis pravigi la transiron de CIU al suverenismo. Plie, necesis alta partopreno por rajtigi la tutan proceson: en aŭtonomaj balotoj kutime ĝi estas pli malalta ol tiu en ŝtataj. Je tiu flanko, la rezulto estis kuraĝiga: ĝi kreskis de 58,8% al 69,5%, la plej alta ekde 1984. Tamen, la esperoj de CIU brue frakasiĝis: kvankam plu estas la plej voĉdonita partio, anstataŭ gajni la ses deputitojn mankantajn por la absoluta plimulto ĝi perdis dekdu kaj malpliiĝis al 50 (la Parlamento havas 135 seĝojn).

La gazetaro de Madrido kaj la hispana registaro moke ĝojis kaj taksis finita la aventuron de Mas, dirante ke la balotoj senkreditigis lin, dispecigis la Parlamenton, kaj malebligis la enoficigon de forta registaro gvidonta sendependiĝan proceson. Tamen, indas konsideri ke antaŭe la du solaj malkaŝe suverenismaj partioj (ERC + SI) sumis 14 deputitojn, dum nun la partioj apogantaj memdisponon (CIU, ERC, ICV kaj CUP) sumas 87. Se oni elkalkulas la socialistojn, kiuj subtenas “laŭleĝan referendumon” sed preferas federaciismon, la dependisma tendaro konsistas el nur 28 deputitoj. La urnoj, do, rajtigis memdisponon je preskaŭ la sama proporcio laŭ kiu ĝi estis aprobita en rezolucio.

La ekonomia sieĝo

Madrido pravas pri tio, ke la nova Parlamento estas apenaŭ regebla kaj ke la enoficigota princlanda registaro malfortos en la alpreno de plej malfacilaj ekonomiaj decidoj; la elspezoj en edukado, hospitaloj, kaj socialaj servoj, kiujn Rajoy fortondas por obei ordonojn el Bruselo, estas ĝuste tiuj aljuĝitaj al la komunumoj. Oni povus argumenti ke la ekonomiaj manovroj de Rajoy por “aŭstereco” fakte duoblas kiel politika recentralizado per sufokado de la aŭtonomioj, kiuj administras elspezojn sed ne enspezojn, malkiel veraj federacieroj. Certa fakto estas, ke li emas uzi la aŭtonomajn registarojn kiel bufron por kontentigi fremdajn kreditorojn ne pagante la politikan prezon de la buĝeto-tondoj. Al multaj, lia rezistado peti eksterlandan elaĉeton do ŝajnas vera rezistomilito por senkreditigi kaj renversi aŭtonomajn registarojn per la urnoj aŭ per socia eksplodo. Tiel kompreneblas lia duobla mezurilo por limigi ŝtatan kaj komunuman buĝet-deficiton; kvankam en Marto de 2012 la Unio malstreĉis la hispanan deficit-limon por la kuranta jaro de 4,4% al 5,3% de la enlanda malneta produkto, kaj en Julio plie al 6.3%, li tamen plu trudas al la komunumoj la limon de 1,5% fiksitan la duan de Marto. Tre ĉagrenas katalunojn lia preteksto, ke la komunumoj respondecas pri la neatendita altiĝo de la ŝtata deficito por 2011 de 8,5% al 8,9% kiel evidentiĝis la 17an de Majo, ĉar pri tio kulpas sole tri komunumoj regataj de la PP, inter ili Madrido. Plie, la 11an de Julio li tondis la aŭtonoman deficit-limon por 2013 de 1,1% al 0,7%, kio devigos Princlandon duonigi la deficiton en nur unu jaro. Krom sia ekzekutiva povo, la PP uzas ankaŭ sian plimulton en la Kortesoj por plu sufoki la komunumojn; la 29an de Novembro, nur kvar tagojn post la princlandaj balotoj, ĝi prezentis en la Senato leĝoprojekton por imposti bank-deponojn je 0%. La konfesita celo de tiu ne-imposto estas “unuigi” la impostaron kaj la enlandan banko-merkaton; la suspektata celo estas malhavigi tiun enspezon de tri komunumoj jam aplikantaj ĝin kaj aliaj konsiderantaj ĝin. En la kataluna kampanjo, tiu imposto estis unu el la ĉefaj ekonomiaj proponoj de ERC.

Tuj post la balotoj Mas anoncis ke Princlando ne plenumos la deficit-limon por 2012, kaj ke tiu por 2013 necesigos buĝeto-tondojn je 4.000 milionoj da eŭroj, pli ol la sumo de tiuj faritaj en 2011 kaj 2012, dum la interkonsento kun la kataluna PP, kiu kunaprobis la buĝetojn de la lastaj du jaroj, ne plu ŝajnas ebla. Ankaŭ la privatigo de publikaj servoj estas ege malpopulara. Se la deficit-limo ne estos plenumata, fine Hispanio eluzos la politikajn kondiĉojn de sia pruntedono al la komunumoj. Rajoy, kiu scias ke la urnoj renversis ĉiujn eŭropajn registarojn petintajn elaĉeton, evitas tiun riskon por si mem dum volas trudi ĝin al la aŭtonomaj registaroj, sed oni povus diri ke tiu renverso jam okazis en la katalunaj balotoj. Ĉiuj maldekstrecaj partioj en la nova Parlamento konscias ke la ĉefa kaŭzo de la fiasko de CIU en la urnoj ne tiom estas la suverenisma projekto kiom ĝia ekonomia politiko, same kiel nuntempe okazas en multaj aliaj eŭropaj balotoj. Ĉiuj timas eniri la novan registaron kvazaŭ estus’la kiso de la Morto’, kaj preferus resti la opozicio. Tamen, ERC, CUP kaj ICV ankaŭ deklaris ke la referendumo estas nemarĉandebla kaj ke ĝi estas ilia sola komuna programero kun CIU. Tial, povas esti ke la balot-rezultoj igis ĝin pli certa ol se CIU atingus plimulton kaj poste ŝanceliĝus. Por Oriol Junqueras, estro de ERC, estas tre grave ke la prezidanto kaj la opoziciestro kune defendu sendependiĝon eksterlande, pro kio ne volas eniri la registaron sed promesas voĉdoni en la Parlamento laŭ la plej urĝaj bezonoj de la lando. Lia rolo nun estas tiel kerna, ke eĉ la ekonomia politiko de CIU por la nova epoko povus fariĝi nerekonebla. Sendepende de tio, ĉu la ekonomiaj manovroj de la PP havas ĉefe politikajn celojn aŭ simple obeas la ordonojn de la bankoj kaj la kapitalistoj ĉu katalunaj, ĉu hispanaj, ĉu eksterlandaj, ili jam estigas en Katalunio la senton ke Hispanio sieĝas ĝin same kiel okazis en 1714, kvankam per ekonomiaj armiloj. Tiu sento kondukas nun al eksterordinara nacia koncentriĝo ĉirkaŭ komuna celo: sendependiĝo.

Juraj vortludoj kontraŭ civitanaj iniciatoj

En la venonta paŝo, vortumaj nuancoj estos tre gravaj. Katalunaj politikistoj zorge evitas la vorton “referendumo”, ĉar laŭ la Konstitucio okazigon de kia ajn referendumo, eĉ en plej malgranda vilaĝeto, devas rajtigi la hispana registaro per reĝa dekreto: rekta demokratio ja estas suspektinda por hispanoj. Socialista prezidinto de la Ĝeneralitato de 2006 ĝis 2010 Jose Montilla eĉ publike deklaris dum la balotkampanjo ke “referendumoj estas la preferata ilo de diktatoroj”. La 9an de Oktobro, ERC provis en la Kongreso “la skotan vojon”, nome, peti transdonon de la povo okazigi referendumojn sen aliula permeso al la Ĝeneralitato, kiun transdonon teorie la Konstitucio permesas, sed PP, PSOE kaj PSC voĉdonis kontraŭe.

Krome, la nova “interpreto” de la Statuto farita de la Konstitucia Kortumo ankaŭ malpermesas al la princlanda Parlamento fari propran leĝon por reguli urbajn kaj aŭtonomajn referendumojn. Tial, en Februaro de 2011, la Kortumo akceptis pledon de la hispana registaro kontraŭ la princlanda leĝo pri referendumoj aprobita en Marto de 2010, kvankam tiu leĝo neprigis peton de ŝtata rajtigo antaŭ la alvoko. Nun la leĝoj permesas al la aŭtonoma registaro alvoki siajn civitanojn al referendumo nur por reformi sian Statuton, sed intertempe la civitana iniciatemo montris aliajn atentindajn vojojn.

En Majo de 2009, interreta civitana organizo prezentis al la princlanda Parlamento proponon de popola leĝ-iniciato por alvoki referendumon la 12an de Septembro de 2010 kun tre rekta demando: “Ĉu vi konsentas, ke Katalunio fariĝu plenrajta ŝtato sendependa, demokratia kaj sociala, ene de Eŭropa Unio?”. Kvankam la 16an de Junio la Parlamento malakceptis la proponon kaj eĉ subskrib-kolektado ne povis komenciĝi, dekdu tagojn antaŭe la magistrato de urbeto Arenys de Munt (8.500 loĝantoj) decidis kunlabori kun loka suverenista asocio por “sondi opinion” pri la demando proponita de la leĝ-iniciato. La aferon tuj famigis la eksterordinaraj malhelpoj de la hispanaj juĝistoj, inter ili nuligo de la magistrataj protokoloj kaj rajtigo de falangista manifestacio, sed evidentiĝis ke ne eblis malpermesi agon de privata asocio, kaj do la 13an de tiu-jara Septembro ĉiuj urbanoj povis voĉdoni en plena provludo de referendumo.

Multaj aliaj urboj decidis imiti la eksperimenton tiel ke, antaŭ la malfacila tasko pledi kontraŭ cento da magistratoj, la ŝtataj institucioj ĉesis malpermesi ilian kunlaboron kun la civita kampanjo. Okazis novaj ondoj de urbaj referendumoj de tiu Decembro tra la tuta jaro 2010 ĝis la 10a de Aprilo de 2011, kiam voĉdonis Barcelono mem. Interesa noveco de la iniciato estis ke, ĉar oni ne rajtis uzi la ŝtatan registron de elektantoj, sufiĉis registriteco ĉe la urbo por voĉdoni; tial, ankaŭ 16/17-jaruloj kaj enloĝantaj eksterlandanoj povis partopreni sendepende de ilia (ne)rajto voĉdoni en hispanaj balotoj. Entute, 4.668.673 homoj en 553 el 947 urboj estis alvokitaj al la urnoj, el kiuj 19% voĉdonis. Malgraŭ la granda sindeteno, la jesoj estis 91,74% el ĉiuj voĉdonoj, kaj la kampanjo videbligis kaj organizis la suverenisman movadon kiel neniam antaŭe. La 3an de Marto de 2010, kaj denove la 10an de Marto de 2011, la Parlamento aprobis rezoluciojn por “agnoski” kaj “apogi” la konsultojn kaj memorigi ke katalunoj neniam rezignis sian rajton je memdispono, promesante laboradi por plenumi ilian rajton decidi.

Aliflanke, la vere grava rezulto de la referendum-kampanjo estas la ideo kiun el ĝi tiris katalunaj politikistoj: popolkonsultoj ne decidopovaj kaj ne uzantaj la ŝtatan censon de elektantoj ne estas veraj “referendumoj” kaj do teorie ne bezonas ŝtatan rajtigon. Tiu interpreto havas bazon en verdikto de la Konstitucia Kortumo, kiu tiel difinis referendumon en 2008 por nuligi referendum-alvokon de la Eŭska Parlamento. Post tiu konstato kaj la pledo kontraŭ la kataluna leĝo pri referendumoj, la Parlamento komencis ellabori novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kiuj, uzante nur urbajn registrojn kaj la datumojn de la Kataluna Statistika Instituto, ebligu tut-princlandan popolkonsulton. Tamen, la leĝoprojekto ankoraŭ ne estis finita antaŭ la lastaj balotoj, kaj la unua tasko de la nova Parlamento estos zorge kaj perfekte fini ĝin por kiel eble imunigi la estontan popolkonsulton disde atakoj de hispanaj juĝistoj. Tia laŭleĝa referendumo kredeble gajnus ankaŭ socialistan apogon. Kvankam formale ĝi ne plu estus decidopova sed nur konsulta, oni konsideru ke la referendumo de la Statuto ja estis konstitucie decidopova, kio ne sufiĉis por ke la Konstitucia Kortumo malakceptu pledon kontraŭ ĝi, tiel forviŝante la leĝan distingon inter ambaŭ kategorioj.

Alia vortumo kiu jam kaŭzas diskutojn estas tiu de la proponota demando mem, ĉar kontraŭantoj prave avertis ke pro la manko de leĝaj precedentoj aŭtomata membriĝo en Eŭropo ne estas garantiita kaj ĉiukaze estos decido de la Unio mem, ne de katalunoj. Dum skotoj nuntempe alfrontas la saman dubon kiel ĉefe teknikan demandon, hispanaj politikistoj senĉese kaj ripete minacas uzi ĉiujn ŝancojn vetoi aligon de Katalunio, eĉ la vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Joaquin Almunia. Forpelo el la Eŭropa Unio estus tiel timiga katastrofo por la kataluna ekonomio, ke la imago de la Unio blokanta Katalunion kiel Usono Kubon (kaj cetere, kiel UEA blokas Katalunan Esperanto-Asocion de multaj jaroj) fantomis en ĉiuj balotkampanjaj debatoj. Tamen, danke al tiuj debatoj nun katalunoj pli konscias ke partopreno en la Eŭropa Liber-Komerca Asocio ne postulas membrecon en la Unio, kaj ke vetooj povos ekesti problemo nur post kiam aliaj ŝtatoj agnoskos sendependecon de Katalunio, inkluzive de Hispanio mem. La antaŭa ŝtupo, fakte, estos la vera defio, ĉar, kiel Katalunio atingos juran agnoskon de sendependeco nur deklarante ĝin?

La malfacila estonteco

La 19an de Decembro, CIU kaj ERC fine atingis interkonsenton por formi novan registaron kaj okazigi la referendumon en la jaro 2014, provante du malsamajn vojojn paralele. Unue, la Parlamento uzos la leĝon pri “referendumaj popolkonsultoj” de 2010 por peti permeson de la ŝtato; tio eblas ĉar, kvankam pri ĝi la Konstitucia Kortumo ankoraŭ devas verdikti, en Junio de 2011 la Kortumo levis ĝian preventan suspendon. Per tiu permespeto, katalunoj donos al Hispanio la lastan ŝancon rekonsideri sian sintenon kaj, se ĝi sukcesos, ankaŭ garantios socialistan apogon por la referendumo.

Due, la Ĝeneralitato ellaboros kaj aprobos sian novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kaj per ĝi alvokos la referendumon se permeso ne venos. Kvankam formale tia popolkonsulto ne plu estos decidopova sed nur konsulta, oni konsideru ke la referendumo de la Statuto ja estis konstitucie decidopova, kio ne sufiĉis por ke la Konstitucia Kortumo malakceptu pledon kontraŭ ĝi, tiel forviŝante la leĝan distingon inter ambaŭ kategorioj. Ankaŭ la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo plue neis ian diferencon en Januaro de 2012, kiam ĝi deklaris ke la verdikto pri la Statuto ne vundis civitan rajton je rekta politika partopreno.

La tria vojo estas nemapita teritorio: kion fari post la tre antaŭvidebla malhelpo de la hispana registaro al ambaŭ specoj de popolkonsulto? La hispana vicprezidantino Sáenz de Santamaria, nur du tagojn post la anonco de balotoj, jam promesis tuj pledi en la Konstitucia Kortumo kontraŭ la leĝo pri nereferendumaj popolkonsultoj la saman tagon kiam ĝin aprobos la Parlamento. Pledo tuj suspendus la leĝon kaj la Kortumo, prokrastante verdikton dum jaroj, povus paralizi kaj mortigi la proceson sendepende de la fina decido pri laŭkonstitucieco. Kaze de suspendo, katalunoj devos decidi kiel longe ili eltenos tiun pluan limigon, elĉerpante la mallarĝajn politikajn kaj leĝajn elirojn kiu restos al ili, antaŭ ol finfine elpaŝi ekster la sufokaj limoj trudataj de Hispanio.

ERC favoras la alternativon ke la Parlamento mem publike deklaru sendependecon por gajni eksterlandan helpon kaj poste okazigu la referendumon per tiu helpo, se ne povos fari tion antaŭe. La modelo estas la deklaro de sendependeco de Kosovo, kiun la 22an de Julio de 2010 la Internacia Kortumo de Hago verdiktis konforma al internacia juro. Tamen, ne estas klare kiom vastan interkonsenton bezonus tiu deklaro en la Parlamento. Eĉ pri hipoteza referendumo, PSC, PP kaj C’s asertas ke ĝi bezonus aprobon de du trionoj el la deputitoj, do 90 el ili, kiun la bloko CIU+ERC+CUP+ICV ne havas, ĉar tiun plimulton postulas la statuta artikolo pri statuta reformo. Eblas kontraŭargumenti ke ne temas pri reformo sed pri tute nova Konstitucio por Katalunio. Fine, la verdikto pri Kosovo nur evidentigis ke sendependiĝoj ne havas juran sed politikan bazon, kaj ke ili estas laŭleĝaj ĝuste ĉar estas eksterleĝaj: anstataŭi obei antaŭekzistantan juron, ili kreas novan kaj senprecedentan el nulo. Aliflanke, la politikaj kondiĉoj de Katalunio kaj Kosovo tiel malsamas ke malfacilas imagi kiel tiu deklaro ŝanĝus la sintenon de fremdaj ŝtatoj.

La situacio radikale ŝanĝiĝus se Hispanio finfine sendus policon por forpreni urnojn de referendumo aŭ por forsendi la Parlamenton. Ĝuste tion publike proponis la 28an de Septembro ne alia ol la vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento mem, Alejo Vidal-Quadras, en hispana televid-kanalo, sen posta kontraŭdiro de lia partio, la PP. Tiu partio nun havas la absolutan plimulton en la Kongreso bezonatan por deklari sieĝo-staton, kiu suspendus fundamentajn civitajn rajtojn kaj metus Katalunion sub militista juĝorajto. Tuj post la septembra rezolucio de la Parlamento, emerita hispana militisto kaj prezidanto de militista asocio publike alvokis al deklaro de sieĝo-stato, ĉar laŭ konstitucia artikolo, estas devo de la armeo “defendi la teritorian kompletecon kaj la konstitucian ordon” de Hispanio.

Malgraŭ ĉio ĵus klarigita, la politika situacio ne nepre devus tiel ekstremiĝi, ĉar Hispanio havas aliajn atutojn je sia dispono krom armiloj. La Konstitucio rajtigas la registaron “alpreni kiun ajn necesan rimedon por devigi al perforta plenumo de siaj konstituciaj devoj” la aŭtonomajn komunumojn, kvankam tia suspendo de aŭtonomeco okazis nur en 1934, antaŭ la Civita Milito kaj sub alia konstitucio. La plej facila maniero fari tion estus tre simpla kaj senperforta: haltigi la normalan monfluon de la hispana fisko al Princlando. Tamen, tio kredeble spronus spegulan reagon de la civitanaro, kiu, oni ne forgesu, ĝis nun mem-iniciate kondukis katalunajn politikistojn anstataŭ esti kondukata, kiel evidentigis la manifestacioj kaj la urbaj referendumoj. En la printempo de 2012, jam leviĝis individuaj alvokoj al fiska malobeo aŭ “fiska lojaleco”, tio estas, sendi impostojn ne al la hispana fisko sed al la Impost-Agentejo de la Ĝeneralitato. Tiuj pioniroj haltis konstatinte ke ili elmetus sin al ruinigaj monpunoj de la ŝtato, sed se Hispanio provos “heroigi” Mas’on per persona juĝo, kredeble aperos pliaj kandidatoj al heroiĝo, ĉefe se la ekonomio daŭre malpliboniĝos kaj oni havos malpli perdotan.

Fine, tiu ebleco kondukas nin al la funda kialo ke la politika evoluo estas tiel neantaŭvidebla: sur ĝi daŭre efikos ŝanĝiĝantaj ekonomiaj faktoroj. Vidal-Quadras moke diris: “Se ili volos elmeti la popolon sur la stratojn, lasu ilin, sed ili ne povos manifestacii pli ol unu monato: manifestacioj ne manĝigas.” Ironie, povos okazi ke ankaŭ nemanifestaciantoj ne manĝos. Fine de 2011, senlaboruloj en Princlando estis 775.400 (20,5% el la laboraĝa loĝantaro), kaj en 225.000 hejmoj neniu membro havis salajron. Kreskanta nombro el ili ne plu ricevas ian ajn subtenon kaj sinkas en mizeron. En la du venontaj jaroj, senlaboreco kaj malriĉiĝo nepre kreskos, kaj en Septembro de 2012 senlaboreco jam atingis 22,5%. Indas ĉi-rilate rememori la grandajn manifestaciojn de la “indignanta” movado, kiu de la 15an de Majo de 2011 dum pluraj monatoj okupis placojn tra la tuta Hispanio kulpigante la politikistaron pro la malboniĝo de viv-kondiĉoj. En Katalunio, tiu movado malaktiviĝis post grava politika mispaŝo: la 15an de Junio, iuj korpe atakis parlamentanojn debatontajn la unuan fortondotan buĝeton. Publikigo de katalunlingva pardonpeto nur plievidentigis la hispanlingvecon de iliaj antaŭaj manifestoj, kaj ilian kompletan indiferentecon al la nacia sopiro de Katalunio. Nun, kiam CIU devos interkonsenti buĝeton kun ERC anstataŭ kun PP dum PP regas en Madrido, eblas demandi ĉu la sociala kaj la nacia movadoj fine interplektiĝos en senprecedentan puŝon por ekonomia kaj politika sendependeco.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj