22/09/2011

Incendio kaŭzas gravajn damaĝojn en Vinilkosmo, la esperanta disk-eldonejo

Vinilkosmo, esperanta disk-eldonejo de de la asocio EUROKKA, kun sidejo en Dònevila (Lauragués, Okcitanio) suferis gravan incendion en la nokto de la 18a al la 19a de septembro. La fajrego detruis la tutan sonmaterialon de unu ekzercejo kaj la diskojn tie stokitajn. Feliĉe la incendio ne atingis la studio-registrejon kaj Vinilkosmo povos daŭrigi la registraĵojn. Sed la perdita materialo por la studio mankos kaj necesos reaĉeti ĝin.

Pro la grando de la damaĝo kaj la diversa posendateco de la perdita materialo devas veni kvin ekspertoj de kvin malsamaj sekurkompanioj. Tial, la afero daŭros longe ĝis Vinilkosmo scios kion kaj kiam la asekurkompanio pagos.

La diskoservo daŭre funkcias kaj eblas mendi diskojn kiuj ne estis detruitaj. Bonŝance la lastaj eldonaĵoj estis stokitaj aliloke. Ni povas helpi Vinilkosmon per aĉeto de diskoj per la retejo kaj per elŝuto de albumoj aŭ bonprezaj kantoj en mp3 per la reta elŝutservo.

Daŭre estas lanĉvataj novaj projektoj. Ĉi-jare aperos du pliaj albumoj kiuj aldoniĝas al sep aperintaj titoloj ekde la komenco de la somero.

Spektu la filmeton de KISTV pri EUROKKA kaj Vinilkosmo, la 20an de aŭgusto de 2006
KISTV-Movado: Vinilkosmo
– YouTube

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj